Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto
Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto | ||
---|---|---|
Popola Fronto politika organizaĵo gerila organizaĵo | ||
Komenco | 21-a de julio 1954 vd | |
Fino | 4-a de julio 1976 vd | |
Antaŭe | Việt Minh vd | |
Poste | Fronto Patria Vjetnama vd | |
Lando(j) | Vjetnamio vd | |
Sidejo | Memot District | |
Ideologio |
Ho-Ĉi-Min-ismo • Marksismo-leninismo • maldekstra naciismo • vjetnama naciismo • socialisma patriotismo • kontraŭimperiismo | |
Filioj | Popola Liberiga Armeo de Sud-Vjetnamio vd | |
Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (vjetname Mặt trận Dân tộc Giải phóng miền Nam Việt Nam) aŭ Viet Cong (esperantigebla al Vjetkongo[1]) estis komunisma armeo bazita en Suda Vjetnamio, kiu batalis kontraŭ la registaroj de Sud-Vjetnamio kaj Usono dum la Vjetnama milito (1955-75).
La konata vjetnama nomo Việt Cộng estas mallongigo de Việt Nam Cộng-sản ("Vjetnama Komunisto") kion la malamikoj ŝanĝis alternative al Việt gian cộng sản ("Komunisma Perfidulo al Vjetnamio"). Usona armeo nomis la vjetnam-komunismajn fortojn Charlie, negrave ĉu Nord-vjetnamoj aŭ Vjetkongo.
La grupo estis formita de personoj de kaj Suda kaj Norda Vjetnamioj. La Vjetkongo uzis gerilan militadon, inkludante atakojn kontraŭ usonaj invadomilitistoj, aŭ kontraŭ ties sudvjetnamaj aliancanoj, bojkotojn, teroristajn bombadojn, ŝteladon, militmortigojn, kaj embuskojn. La grupo estas plej konata por la Tet-Ofendo (Sự kiện Tết Mậu Thân, Tet Offensive), atako al multaj Sud-vjetnamaj urboj en februaro 1968. La grupo estis proksime rilata al la registaro de Norda Vjetnamio, kiu konkeris la Sudan en 1975 (pri tio vidu artikolon Falo de Sajgono).
Laŭ “Rethinking Camelot” (Noam Chomsky 1993) la vjetkonga rezisto estis, parte, la rezulto de teruro trudita de la registaro de Suda Vjetnamio subtenita kaj gvidita de Usono, dum la Vjetkonga Organizo pli pace atendis baloton promesita de la Ĝeneva Konferenco (1954).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Brinks-Hotelo post vjetkonga bombado en 1964, Saigono. Du usonaj oficiroj estis murditaj.
-
Usona propaganda flugfolio urĝanta Vjetkongon forkuri.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Enhavo de Espero Katolika numero 7/1966 Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Espero Katolika
- La Dekpunkta Totala Solvo de la Nacia Fronto de Liberigo de Sud-Vjetnamio al la Sudvjetnama Problemo Giai Phong, Sud-Vjetnamio 1970.