Vasilij Kalinnikov
Vasilij Kalinnikov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1866 en Pervy Voin |
Morto | 29-an de decembro 1900 (34-jaraĝa) en Jalto |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Polikura tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | séminaire d'Orel (fr) |
Familio | |
Frat(in)o | Viktor Kalinnikov (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Vasilij Sergejeviĉ KALINNIKOV (naskiĝis en 1866, mortis en 1900) estis rusa komponisto.
Kiel multaj aliaj talentuloj de Rusio de tiu tempo Kalinnikov jam en siaj studentaj jaroj spertis grandan mizeron, kio riveliĝis en lia sanstato. En 1892 li finis la muzik-dramatikan lernejon de la Moskva filharmonia societo kaj komencis labori kiel dirigento en la Moskva operejo. Pro ftizo li estis devigita transloĝiĝi en Jalton, kie li loĝis ekde la jaro 1893 ĝis la morto. Ĉi tie li kreis siajn ĉefajn komponaĵojn, i.a., ankaŭ la unuan simfonion (1895), kiu alportis al li tutmondan famon. Fine de la vivo li plejparte laboris pri tema (bilda) muziko.
Kalinnikov estis enterigita en la Polikura tombejo en Jalto.
Ĉefaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]Du simfonioj (1895, 1897), opero "En 1812" (nefinita, konserviĝis nur la prologo), kantato "Ivan Damaskin" (1890), simfoniaj muzikaĵoj-bildoj "Nimfoj", "Cedro kaj Palmo" kaj aliaj, du intermezoj, multaj muzikaĵoj por piano, korusoj a capella, romancoj, muziko por la dramo "Caro Boriso" (laŭ A.K. Tolstoj, 1898).