Vallotti-agordo
La Vallotti-agordo estas malegale ŝvebanta temperado de klavarinstrumento, nomata laŭ Francesco Antonio Vallotti. Nuntempe ĝi estas la plej disvastigita agordo sur la kampo de la historiema koncertado.
Karakteristiko
[redakti | redakti fonton]Al la karakteristiko de la Vallotti-agordo kontribuas preskaŭ nature puraj grandaj tercioj en la simplaj tonaloj (precipe F maĵora, C maĵora kaj G maĵora). Pitagoraj grandtercioj ĝi uzas en la foraj tonaloj Bb maĵora , F# maĵora kaj C# maĵora . La temperitaj kvintoj de la Vallotti-agordo estas pli proksima ĉe la moderna temperata kvinto (la Vallotti-kvinto estas nur du Cendojn pli mallarĝa) ol ĉe la meztona kvinto. La grandtercioj de la transiraj tonaloj D maĵora , A maĵora , E maĵora samkiel Bb maĵora, Eb maĵora kaj Ab maĵora alproksimiĝas al la moderna temperado.
Agordo
[redakti | redakti fonton]La agordosistemo de Vallotti konsistas el ses kvintoj temperataj je 1/6 komo de 698 Cendoj (F-C-G-D-A-E-B) kaj el ses pitagoraj kvintoj, kiuj egalas 702 Cendojn (B-F#-C#-G#/Ab-Eb-Bb-F).
La grando de la grandtercioj (kompare la nature puran tercion: 386 Cendojn) sumiĝas je: F-A, C-E, G-B 392 Cendojn; Bb-D, D-F#, 396 Cendojn; Eb-G, A-C# 400 Cendojn (samas la temperitan grandan tercion!); E-G#, Ab-C 404 Cendojn, B-D#, F#-A#, C#-E# 408 Cendojn.
La Cendo-valoroj estas
tono | Cendo-valorojn |
---|---|
C | 0 |
C# | 94 |
D | 196 |
Eb | 298 |
E | 392 |
F | 502 |
F# | 592 |
G | 698 |
G# | 796 |
A | 894 |
Bb | 1000 |
B | 1090 |
C | 1200 |
Traktaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Francesco Antonio Vallotti: Trattato delle musica moderna. 1770.
- Francesco Antonio Vallotti: Della Scienza Teoretica e Prattica della Moderna Musica. Padua, 1779, 1950.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Mark Lindley: La «pratica ben regolata» di Francesco Antonio Vallotti. In: Rivista Italiana di Musicologia, 1980.
- Carl Sloane: The Vallotti Tuning. In: Continuo, May 1985
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.music.indiana.edu/som/piano_repair/temperaments/V6cf.html Arkivigite je 2008-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.hetorgel.nl/n2002-05c.htm Arkivigite je 2008-06-15 per la retarkivo Wayback Machine