Tupac Shakur
Tupac Amaru SHAKUR, konata sub kromnomoj 2Pac [tupak], Makaveli kaj simple Pac (naskiĝis 16-an de junio 1971 en Broklino kiel Lesane Parish Crooks, mortis 13-an de septembro 1996 en Lasvegaso) estis unu el la plej sukcesaj usonaj rapmuzikistoj. Liaj sonportantoj (KD-oj, kasedoj) estis venditaj dismonde en pli ol 75 milionoj da ekzempleroj. Li publikigis la unuan duoblan albumon en historio de hiphopo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tupac Shakur kreskis kiel filo de Afeni Shakur en malfacilaj cirkonstancoj. Lian korpan patron li neniam rekonis, lia duonpatro Dr. Mutulu Shakur – frato de Assata Shakur kaj patro de duonfratino de Tupac – estis enprizonigita je 60 jaroj pro bank-prirabo. Shakur plenumis plimulton de sia junaĝo kun la patrino kaj kun la duonfratino, en ĉiam ŝanĝiĝantaj loĝejoj, en Novjorko. Liaj gepatroj estis fiduloj de la movado de nigra pantero, al kiu estis dankebla la nomo Tupac Amaru.
La familio translokiĝis en 1986 al Baltimore, Maryland, kie vizitis Shakur la lernejon Baltimore School for the Arts. Li vizitis kursojn pri literaturo kaj baleto, legis multe kaj ludis en teatro. Li samtempe komencis repi. La familio translokiĝis en 1988 al Kalifornio, kio kaŭzis rompon ĉe Shakur kaj tie li konatiĝis kun la drogkomercado, sed ankaŭ kun aliaj muzikistoj de repgrupo Digital Underground. Lia prezento de „Same Song“ en Digital-Underground, alportis atenton je li kaj li tiel ricevas la unuan soloalbuman eblecon ĉe entrepreno Interscope Records. Lia unua albumo aperis en 1991 (2Pacalypse Now), du jarojn poste sekvis ĝin la albumo Strictly 4 My N.I.G.G.A.Z. Krom la muziko, li rolis en diversaj filmoj.
Shakur estis en 1994 pafita, kiam li renkontiĝis kun Christopher Wallace – pli bone konata „The Notorious B.I.G.“ – kaj Sean Combs kiel Puff Daddy en la studio de Time Square's Quad Recording, Novjorko. Lin trafis 5 kugloj, el kiu unu eĉ la kapon. Li travivis kaj kupigis Combs kaj Wallace pro la atenco.
Oni juĝis lin en 1995 – pro seksa atenco – je 4,5-jara prizono, sed li plenumis nur 11,5 monatojn, ĉar ĉefo de la albumfirmao Death Row Records, Suge Knight, demetis la kaŭcion de 1,4 milionoj da usonaj dolaroj. Shakur berkis en la prizono la scenlibron Live 2 Tell, kiu priskribas elpaŝon de drogreĝo.
Tupac Shakur estis pripafita la 7-an de septembro 1996 en Las Vegas, post kiam li, Suge Knight kaj aliaj amikoj spektis boksadon en MGM Grand Hotel. Li mortis la 13-an de septembro je la vundiĝoj.
La pafado okazis ĉe ruĝa lampo, ĉe angulo East Flamingo Road/Koval Lane. La pafoj trafis la nigran BMW 750i de la repisto. Kvar kugloj trafis la pneŭojn, kvin la apudpordon kaj tri la antaŭan (glaco)vitron. La kugloj trafis Shakur en la bruston kaj disŝiris koro-pulman arterion, alia kuglo trafis la dekstran kokson, plia la maldekstran manon. La kunveturanto Suge Knight suferis tirtrafon ĉe la kapo.
La kaŭzo, la persono de la murdisto estas ĝis hodiaŭ neklara.
Click on this link Arkivigite je 2021-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
Diskografio
[redakti | redakti fonton]
Albumoj[redakti | redakti fonton]
Postmorte
Kompilaĵoj, „Bootlegs” kaj kunkantoj[redakti | redakti fonton]
|
|
Filmografio
[redakti | redakti fonton]
|
|
Videografio
[redakti | redakti fonton]
|
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo, angle
- TASF – Tupac Amaru Shakur Foundation angle
- pacside
- Tupac Nation Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine