Sidonio Pintado Arroyo
Sidonio Pintado Arroyo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1886 en Villanubla |
Morto | 30-an de majo 1939 (53-jaraĝa) en Muntanya de l'Oliva, Taragono |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Infano | Pablo Pintado |
Okupo | |
Okupo | esperantisto lerneja majstro |
Sidonio PINTADO ARROYO (Villanubla, Valladolid, 24-an de januaro 1886 - Tarragona, 30-an de majo 1939) estis instruisto kaj esperantisto. 20-jara li fariĝis instruisto. En 1911 li ricevis stipendion por vojaĝi al Francio, Belgio kaj Svislando por studi iliajn eduksistemojn. Tradukis en la hispanan verkojn de pedagogoj kiel Ovide Decroly kaj Gerard Boon kaj publikigis diversajn pedagogiajn artikolojn. Tuj post la starigo de la Hispana Respubliko (1931), li fariĝis konsilanto de la Publika Instruado en la sekcio pri Elementa Lernejo. Kiel fakulo pri lernoteknikoj por handikapuloj, ni fariĝis ankaŭ komisaro de la Nacia Lernejo de Surdmutuloj kaj Blinduloj de Madrido. En 1933 li fariĝis prezidanto de la madrida sekcio de la Hispana Federacio de Laboristoj de la Instruado, ligita al la socialisma sindikato UGT. Li membris en la partio Izquierda Republicana, sed neniam havis postenon en ĝi.
En 1937, fuĝinte de madrida fronto dum la hispana enlanda milito, li rifuĝis en Cambrils (Tarragona). Fine de la milito, li estis pafmortigita en Tarragona de la venkinta armeo.
En 1935 kaj 1936 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Moreno, Jordi. "Sidonio Pintado Arroyo. Història d’un mestre de primera ensenyança". Revista Cambrils, februaro 2005 (katalune) [1]
- Toño del Barrio, Ulrich Lins. "La danĝera lingvo en la hispana civitana milito". Libera Folio, 3-an de decembro 2006. [2]