Amatoro de Auxerre
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Amatoro |
Sankta | ||
Amatoro de Auxerre | ||
---|---|---|
Amatoro malpendigas ĉasajn trofeojn (statuo en la katedralo de Ĥaeno)
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 344 en Auxerre | |
Morto | 1-a de majo 418 en Auxerre | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika episkopo (388–418) katolika sacerdoto vd | |
episkopo de Auxerre | ||
Dum | 388-418 | |
Antaŭulo | Eladius | |
Sekvanto | Germanus | |
Sanktulo | ||
Festotago | 1-a de majo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Amatoro de Auxerre - latine Amator ("amanto"), france Amadour aŭ Amatre - estis episkopo de Auxerre (latine Autissiodorum) en Burgundio de 388 ĝis sia morto la 1-an de majo 418. Lia kristana festa tago estas la 1-a de majo.[1]
Amatoro de Auxerre
[redakti | redakti fonton]Amatoro studis teologion sub Valeriano, episkopo de Auxerre, sed laŭ legendo geedziĝis al tre religiema virino de Langres, loka nomata "sankta Marta", por komplezi al siaj gepatroj. Post ilia geedziĝo, ili reciproke konsentis vivi kune kiel frato kaj fratino. Laŭ reciproka konsento, Marta mem iĝis monaĥino kaj Amator monaĥo. Laŭ alia legendo,[2] li en la nokto antaŭ la geedziĝo konvinkis ŝin pri la avantaĝoj de virgeco kaj tiel malebligis la edzecon, tiel ke ambaŭ gemonaĥiĝis. Li poste sukcesis Eladius kiel Episkopo de Auxerre en 388. Dum la 30-jara episkopeco, li konstruigis du preĝejojn kaj konvertis la restintajn nekristanojn en lia diocezo al kristaneco. Li portis relikvojn de sankta Quiricus aŭ Cyricus de Antioĥio al Francio kaj tiel propagis la lokan kulton de ĉi tiu sanktulo.
Germanus estis unu el la ses dukoj, konfidita de la romia imperiestro pri la registaro de la gaŭlaj provincoj. Li loĝis en Auxerre. Iam li malplaĉis al Amatoro ĉar li pendigis ĉasajn trofeojn al arbo, kiu antaŭe estis pagana sanktejo. Amatoro vane alvokis lin ne fari tion. Unu tagon, kiam la duko forestis, la episkopo dishakis la arbon kaj bruligis la trofeojn. Aŭdinte la koleron de la duko, kiu volis mortigi lin, Amatoro forkuris al la prefekto kaj petis permeson konsekri la dukon kiel monaĥo. La permeso estis donita, sen ke la duko mem konsentis pri sia sorto. Kiam la duko venis al la preĝejo, Amatoro fermigis la pordojn kaj havigis al li la tonsuron malvolonte, rakontante al li ke li estis destinita esti lia posteulo, kaj tuj igis lin diakono. Kiam post mallonga tempo Amatoro mortis, Germanus estis unuanime elektita sukcedi lin kiel episkopo.[3] Germanus poste verkis biografion de Amatoro.