Saltu al enhavo

Reinhard Klimmt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhard Klimmt
Persona informo
Reinhard Klimmt
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1942 (1942-08-16) (82-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Sarlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Sarbruko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reinhard KLIMMT estas germana politikisto. Li naskiĝis la  16-an de aŭgusto 1942(nun 1942-08-16) en Berlino, do nun estas 82-jara, kreskis en Bramsche-Engter apud Osnabrück kaj post la lernejaj jaroj studis historion en la ŝtata universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj Homburg. Reinhard Klimmt ekde 1964 membras en kaj reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kaj post la studo en la partio havis vastan faskon da profesiaj postenoj. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li inter la 29-a de septembro 1999 kaj la 16-a de novembro 2000 estis ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo. Antaŭe li de 1998 ĝis 1999 estis ĉefministro de la germania federacia lando Sarlando.

Reinhard Klimmt en 2012