Randregiono de Sibiu
La randregiono de Sibio, rumane Mărginimea Sibiului, hungare Szeben-Hegyalja (montar-rando de Sibio), estas regioneto en Transilvanio, kiu situas sude kaj sud-okcidente de Sibio. Ĝi estas etnografie grava kiel tradicia setlejo de rumanoj en regiono, kie vivis signifa kvanto da germanoj kaj hungaroj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kvankam la difino de la regioneto estas etnografia, ĝi havas sufiĉe klarajn geografiajn limojn. Ĝi situas inter la riveroj Sadu kaj Săcel kaj la Karpatoj (Munții Cindrel); parte ĝi etendiĝas en la karpatajn valojn. Tra la montaro la loĝantoj tradicie havis kontakton kun la rumanaj regionoj sude de la Karpatoj, en Valaĥio.
Setlejoj
[redakti | redakti fonton]Jenaj setlejoj estas konsiderataj partoj de la randregiono (komunumaj sidejoj estas markitaj per "K", urboj per "U"):
rumana nomo | germana nomo | hungara nomo | |
---|---|---|---|
Boița | K | Ochsendorf | Bojca |
Fântânele (iam Cacova) | Krebsbach | Szebenkákova | |
Galeș | Gallusdorf | Szebengálos | |
Gura Râului | K | Auendorf aŭ Guraro | Guraró |
Jina | K | Schinna | Zsinna |
Orlat | K | Winsberg | Orlát |
Poiana Sibiului | K | Flußau | Polyán |
Poplaca | K | Gunzendorf | Popláka |
Rășinari | K | Städterdorf aŭ Reschinar | Resinár |
Râu Sadului | K | Kalibaschen | Riuszád |
Rod | Rodt | Ród | |
Sadu | K | Zoodt | Cód |
Săliște | U | Großdorf aŭ Selischte | Szelistye |
Sibiel | Budenbach | Szibiel | |
Tălmaciu | U | Talmesch | Nagytalmács |
Tălmăcel | Klein-Talmesch | Kistalmács | |
Tilișca | K | Telischen | Tilicske |
Vale | Grabendorf | Vále |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mărginimea Sibiului en la germana Vikipedio.