Rando (topologio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sudafrika rando. |
En topologio, rando de subaro S de topologia spaco X estas aro de punktoj kiuj kuŝas inter la “ekstero” (komplemento de fermaĵo) kaj la “interno” (malfermaĵo) de S. Pli formale, rando estas aro de punktoj en la fermaĵo de S, ne apartenanta al la malfermaĵo de S. Ĉiu punkto en la rando de S estas randa punkto de S. Skribmanieroj uzata por rando de aro S estas bd(S), fr(S), ∂S.
Difino
[redakti | redakti fonton]Supozu topologian spacon kaj ĝian subaron . Jen kelkaj ekvivalentaj difinoj de la rando de :
- La aro de punktoj p de X tiaj, ke ĉiu ĉirkaŭaĵo de p enhavas almenaŭ unu punkton de S kaj almenaŭ unu punkton ne de S.
- La fermaĵo de S minus la malfermaĵo de S:
- .
- La komunaĵo de la fermaĵo de S kun la fermaĵo de ĝia komplemento:
- :.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]- La rando de aro estas fermita aro.
- La rando de aro estas la rando de la komplemento de la aro: .
- p estas randa punkto de aro se kaj nur se ĉiu najbaraĵo de p enhavas almenaŭ unu punkton en la aro kaj almenaŭ unu punkton ne en la aro.
- Aro estas fermita aro se kaj nur se ĝi enhavas sian randon, kaj malfermita aro se kaj nur se ĝi estas senkomunaĵa kun sia rando.
- La fermaĵo de aro egalas la kunaĵon de la aro kun ĝia rando.
- :
- La rando de aro estas malplena aro se kaj nur se la aro estas fermita-malfermita aro.
- En la eŭklida spaco , ĉiu fermita aro estas la rando de iu aro.
Rando de rando
[redakti | redakti fonton]Por ĉiu aro S,
- ∂S ⊇ ∂∂S,
kun egaleco se kaj nur se la rando de S ne havas internajn punktojn; ĉi tio estas ĉiam vera se S estas fermita aŭ malfermita.
Pro tio ke la rando de ĉiu aro estas fermita,
- ∂∂S = ∂∂∂S
por ĉiu aro S.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Konsideru la reelan linion kun la kutima topologio (t.e. la topologio kies bazaj aroj estas malfermitaj intervaloj). Do:
- ( estas la subaro de la racionalaj nombroj)
La lastaj du ekzemploj ilustras tion, ke la rando de densa aro kun malplena malfermaĵo estas ĝia fermaĵo.
Netriviala subaro, kies rando estas malplena
[redakti | redakti fonton]En la spaco de racionalaj nombroj kun la kutima topologio (la subspaca topologio de ), la rando de la aro de nombroj, kies kvadrato estas malpli ol 2 estas malplena, ĉar la √2 ne apartenas al la spaco.
Dependeco de la rando laŭ la topologio
[redakti | redakti fonton]La rando de aro estas topologia nocio kaj povas ŝanĝiĝi se ŝanĝiĝas la topologio. Ekzemple, por la kutima topologio sur , la rando de fermita disko
- Ω={(x, y): x2+y2 ≤ 1}
estas la cirklo ĉirkaŭ la disko:
- ∂Ω = {(x, y) | x2+y2 = 1}.
Se la sama disko estas vidata kiel aro en kun ĝia kutima topologio, kiel
- Ω={(x, y, 0): x2+y2 ≤ 1},
do la rando de la disko estas la tuta disko mem:
- ∂Ω = Ω.
Se la disko estas vidata kiel la tuta topologia spaco, tiam la rando de la disko estas malplena:
- ∂Ω = ∅.