Kultiva rafano
Etoso
(Alidirektita el Rafano)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Bunch_of_raphanus.jpg/250px-Bunch_of_raphanus.jpg)
Kultiva rafano (Raphanus sativus) estas legomo de la familio brasikacoj.
Multaj specioj de rafano havas formon globecan, sed oni povas trovi subspecion kun la formo de karoto. La specio havas 5 variojn:[1]
- Rafaneto (Raphanus sativus var. sativus)
- Nigra vintra rafano (Raphanus sativus var. niger)
- Hindia rafano (Raphanus sativus var. mougri, sin. var. indicus)
- Japania rafano (Raphanus sativus var. acanthiformis)
- Oleorafano (Raphanus sativus var. oleifera)
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La specio tre varias, ĉe kio antaŭ ĉio la radiko depende de la vario malsame aspektas. Ĉe rafaneto la radiko havas blankan aŭ ruĝan ŝelon.
Uzado[redakti | redakti fonton]
Oni kutimas manĝi la rafanon en salato.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Nova PIV, paĝo 948, kapvorto "Rafano"
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝo 364, kapvorto Rettich, ĉapitro Gartenrettich (R. sativus) kaj Radieschen (var. sativus) germane