Saltu al enhavo

R S-74 "Na Holém"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el R S-74 Na Holém)
Na Holém
Vido al maldekstra kazemato de la objekto kun kloŝo
Koda nomo R S-74
Betonado 1-a - 8-a de decembro 1937
Rezistkapablo III
Armiloj en embrazuroj sub betono dekstre – maldekstre L1 - M - L1 - M
Kloŝoj - turoj - kupoloj 2
Ŝirmaj embrazuroj 4
Nombro de etaĝoj 2
Hom-ekipo 37
Vido al la objekto tra kontraŭtanka baraĵo

R S-74 "Na Holém" estas ambaŭflanka infanteria fuorto en selo sub fuortaro Hanička. Tiu ĉi fortikaĵobjekto estis konstruita por sekurigi per kontraŭtanka pafado defendon de selo en supermara alteco 750 metroj, tra kiu kondukas ŝoseo el Bartošovice ĝis Rokytnice en distanco proksimume ses kilometroj de la limoj de la 10-a pionirara grupa komandantejo de firmao Hlaváček kaj Müller el Prago en la tagoj 1-a ĝis 8-a decembro 1937. Rilate al sia avantaĝa lokigo la fuorto samtempe servis kiel artileria gvatfuorto por la fuortaro Hanička, kiu troviĝas de ĝi en distanco proksimume 1,5 km tra norda direkto.

Konstruado

[redakti | redakti fonton]

La ferbetona fortikaĵobjekto estis konstruita en la plej forta, la 3-a klaso de rezisto, uzata ĉe izolitaj fuortoj, do ties plafono estas 250 cm forta, la frunta muro turnita direkte al malamiko estas 275 cm kaj la ceteraj enlandaj muroj 125 cm. Antaŭ la frunta muro estis ankoraŭ antaŭŝovita ŝtona egalaĵo kun forto 400 cm, havigita plu per ter-glaciso, kiu ŝirmis la muron antaŭ trafoj de malamikaj artileriaj obusoj.

La ĉefa armilaro de la fuorto konsistis el du 4cm kontraŭtankaj kanonoj modelo 36 kunigitaj kun peza maŝinpafilo mod. 37 kaj el du duopoj de pezaj mitraloj modelo 37 de kalibro 7,92 mm. Tiuj ĉi armiloj estis lokigitaj en embrazuroj sub betono ambaŭflanke de la fuorto, de kie ili efikis per flankaj pafadoj direkte al najbaraj fortikaĵoj R S-73 kaj R S-75. Aliron al ties embrazuroj malebligis 350 cm profundaj diamantaj fosaĵoj, kiuj ankaŭ malebligis superŝuton de la embrazuroj per teraĵo kaj kaptis elpafitajn kartoĉojn de la fortikaĵaj pafiloj.

Apudan armilaron de la objekto kreis kvar malpezaj maŝinpafiloj mod. 26 de kalibro 7,92 mm en embrazuroj sub betono kaj pluaj du samaj malpezaj mitraloj en blendaj kloŝoj. Krom tio faŭkis en ambaŭ ŝirmaj fosaĵoj kaj plie en surdan spacon apud la enirejo tri grenadglitujoj por mangrenadoj. El la plafono de la objekto elstaras ĝis hodiaŭ du unike konservitaj blendaj kloŝoj por gvatado kaj proksima ronda defendo de la objekto. Ĉiu el ili pezas 39,7 tunojn kaj la blendon ĝi havas fortan 30 cm. Ĉirkaŭ ties perimetro troviĝas tri embrazuroj por pafado kaj gvatado kaj en supraĵo aperturo por fortikaĵa periskopo.

La infanteria fortikaĵo havas du etaĝojn:

  • supertera (bataletaĝo), kie estis lokigita ĉiu armilaro, ĉambro por komandanto de la objekto, telefoncentralo, ĉambro de artileriaj gvatistoj, rezervujoj por akvo kaj parto de provizo de infanteria pafaĵo.
  • subtera kun kvartiroj de hom-ekipo kaj suboficiroj, lavejo kaj necesejo, magazeno de pafaĵo, nutraĵo kaj movigsubstancoj, filtrilejo kaj maŝinejo kun agregato por produkto de elektro kaj ankaŭ puto profunda 13,5 metroj.

Hom-ekipo

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1938 kreis la hom-ekipon de la objekto: 2 oficiroj, 10 suboficiroj kaj 25 soldatoj. En la fuorto havis sian poziciejon komandanto de la limgardista roto 9/19 staba kapitano Karel Tacheczy, kiu estis samtempe ties komandanto.

La infanteria fuorto estis en septembro de 1938 plene armilekipita kaj ekipita per ceteraj ekipaĵoj, escepte de plankoj en ambaŭ kloŝoj, ĝi estis "loĝigita" de sia hom-ekipo kaj preparita al defendo. Kun ceteraj fortikaĵobjektoj kunigis ĝin sole telefona kabelo. La tuta fortikaĵo estis ĉirkaŭita per kontraŭinfanteriaj obstakloj; al flanko direkte al malamiko ĝi estis ankaŭ ŝirmata per arko de kontraŭtankaj obstakloj, kiuj en direkto de aksoj ligis al kontraŭtankaj baraĵoj.

Pluaj sortoj

[redakti | redakti fonton]

Post rezigno pri Sudetio surbaze de Munkena interkonsento la fuorto estis en la tagoj 2-a ĝis la 8-a de oktobro 1938 evakuita kaj ties ĉiu ekipaĵaro kaj armilaro malmuntitaj. Poste la fortikaĵo restis malplena kaj forlasita ĝis la jaro 1983, kiam transprenis ĝin kiel bazejo por sia agado Klubo de armeaferoj kaj historio de Prago. Ekde tiu tempo klubanoj sukcesis ripari ĝin kaj ekipi per bezonaj ekipaĵoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Sekvanta objekto: Armeafero Sektoro Rokytnice v Orlických horách Armeafero Antaŭa objekto:
R S-75 R S-74 "Na Holém" R S-73