Pola Radio
Pola Radio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Polskie Radio S.A. | |||||
dissenda kompanio organizaĵo | |||||
Komenco | 1925 vd | ||||
Geografia situo | 52° 13′ 47″ N, 21° 0′ 44″ O (mapo)52.229675621.0122287Koordinatoj: 52° 13′ 47″ N, 21° 0′ 44″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Pollando vd | ||||
Sidejo | Varsovio | ||||
| |||||
Posedatoj | Polish Radio channel 3 (en) Radio Łódź (en) Polish Radio Lublin (en) Radio Kraków (en) Radio Koszalin (en) Polskie Radio Olsztyn (en) Polskie Radio Pomorza i Kujaw (en) Polskie Radio Opole (en) Radio dla Ciebie (en) Radio Poznań (en) Radio Szczecin (en) Polish Radio Kielce (en) Polskie Radio Gdańsk (en) Polskie Radio 24 (en) Polskie Radio Program I (en) Polskie Radio Program II (en) Polish Radio Katowice (en) Polish Radio External Service (en) Pola Radio Chopin Polskie Radio Program IV (en) Polskie Radio Białystok (en) Polskie Radio Kierowców (en) Radio Wroclaw (en) vd | ||||
Agokampo | teledissendado | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | spółka akcyjna | ||||
Pola Radio (pole Polskie Radio Spółka Akcyjna, mallonge PR S.A.) estas la publika radiofonia kompanio de Pollando. Ĝi ekfunkciis la 18-an de aŭgusto 1925 kaj komencis regulajn dissendojn en aprilo 1926.
En majo 2007 la kompanio elsendis per kvar ĉefaj enlandaj kanaloj:
- Programo I (ĝenerala priskribo: neformala, facila muziko), dissendas aere (per FM kaj AM) kaj interrete.
- Programo II (kultura), per FM kaj interrete.
- Programo III (popmuziko), per FM kaj interrete.
- Programo IV (junulara kaj eduka), per FM kaj interrete.
Krome ekzistas:
- Poreksterlanda servo (pole Polskie Radio dla zagranicy), kiu elsendas pole, angle, beloruse, germane, hebree, ruse kaj ukraine; per AM (mallongaj kaj mezaj ondoj), per satelito kaj interreto.
- Servo en Esperanto (ekster la kadro de la poreksterlanda servo), nur interrete.
Esperanto-Redakcio
[redakti | redakti fonton]Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas ankaŭ la kvanto de famaj kaj nekonataj esperantistoj, kiuj en sep diversaj jardekoj, de la 1950-aj ĝis la 2010-aj, estis intervjuataj en la elsendoj de Pola Radio. La plej konata el la voĉoj de Varsovio tamen sendube estas tiu de Barbara Pietrzak, kiu eklaboris en la Esperanto-redakcio ekde 1968, kaj partoprenis la redakcian laboron ĝis la lasta elsendo la 31an de januaro 2011, kiu finiĝis per ŝiaj vortoj.[1]
Ĝis januaro 2007 ekzistis ankaŭ regula esperanta elsendado pere de radiaj ondoj (kadre de la tiama nomo de la eksterlanda servo Radio Polonia).
En 2006 ekaperis voĉoj pri ĉesigo de la elsendoj. Dum pluraj monatoj okazis tre delikataj klopodoj, ke oni rezignu pri tia plano.
|
Ĝuste koincide kun la Zamenhofa tago 2006 (15/12/2006), oni ĉesigis la kurtondajn elsendojn (pritrakton de la okazintaĵoj oni povas aŭskulti en la elsendo de la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de la 17a de decembro 2006 (http://www.radio-vatikana-esperanto.org/2006/1217/rv061217.mp3).
La elsendoj rekomenciĝis kelkajn semajnojn poste, sed per nova formo, nome, podkaste.
Alia limigo de la elsendoj okazis en 2009: ĝuste sojle de la Universala Kongreso en Bjalistoko, Pollando. La Esperanto-redakcio de la Pola Radio komencis ne plu elsendi sabate kaj dimanĉe pro budĝetaj kialoj. Dum la sama jaro Gabriela Kosiarska devis portempe ĉesigi sian redaktadon pro privataj kialoj kaj la antaŭa ĉefredaktorino Barbara Pietrzak tute sole transprenis la laboron.
En la jaro 2011 Pola Radio decidis finfine ĉesigi ankaŭ la Esperantajn podkastajn programojn kaj praktike malfondis la redakcion.
La enhavo de la programitaj elsendoj estas daŭre propagandata per komunikoj dissendataj tra forumoj, ĉefe pere de de la Uzreta diskutejo soc.culture.esperanto kaj pli poste pere de la Fejsbukejo "Amikaro de Pola Radio en Esperanto".
La 17an de oktobro 2012 dum la Konferenco pri Esperanto en Pola Senato parlamentano Tadeusz Iwiński proponis refunkciigon de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio kiel unu el la celoj de Senat-Sejma Grupo por Apogi Esperanton kiu tiu-tage estis inaŭgurita en Pola Parlamento kaj la parlamentano Iwiński fariĝis ano de la Grupo.
Gravaj okazaĵoj
[redakti | redakti fonton]Unuaj elsendoj de Pola Radio
[redakti | redakti fonton]- 1936 - elsendo de programoj per mallongaj ondoj en la lingvoj pola kaj angla
- 1945 – radiostacio Warszawa 3 restarigas la elsendon de poreksterlanda programo
- 1956 - Radio Polonia elsendas eksterlanden interalie en la lingvoj angla, dana, greka, finna, franca, hispana, germana, rusa, turka kaj itala
Esperantaj elsendoj de Pola Radio
[redakti | redakti fonton]Dum kvardek jaroj, la eksterlanda servo de Pola Radio (ĝis 2007 nomata Radio Polonia) elsendis ĉiutage almenaŭ unu duonhoran Esperantan redaktaĵon, ankaŭ kun novaĵoj pri la movado kaj Esperantujo. La 20.000-a elsendo okazis la 23-an de julio 2010. La plej fama legisto dungita de E-redakcio de Radio Polonia estis Lucjan Szołajski kaj lia belsona voĉo estis vaste rekonebla por plimulto de poloj.
- 1959 – unua elsendo esperantlingva
- 2000 - Radio Polonia pere de World Radio Network inaŭguras ĉiutagan elsendon de inform-magazinoj en kelkaj lingvoj laŭ la tekniko Real Audio
- 2006 - Oni planis okazigi la lastan esperantlingvan elsendon de Radio Polonia je la 15-a de decembro 2006, la Zamenhofa tago de la tutmonda esperantistaro, sed, pro protestoj, la fino okazis nur la 8-an de januaro 2007.
- 2007, la 9-an de januaro aŭdeblas la unua novformata, podkasta elsendo en Esperanto, ne plu en la kadro de la eksterlanda servo de Pola Radio, antaŭe nomita Radio Polonia. Ĝi rezidis teĥnike plu sur la Polradia servilo sed ekster la ĝenerala portalo kaj pro tio preskaŭ kaŝita.
- 2009 - pro buĝetaj kialoj oni devis ĉesiĝi la semajnfinajn elsendojn.
- 2010 - Boguslaw Franciszek Ubik-Perski fondis la Fejsbukan grupon "Amikaro de Pola Radio en Esperanto" subtene al la E-Redakcio ĉe Pola Radio.
- 2010 - En majo la ĝis tiam sola pagata kunlaborantino de la Esperanto-programo, Gabiela Kosiarska, ricevis aliajn taskojn kaj ne plu povos dum la labortempo zorgi pri la Esperanto-programo[2]. La retejo de la eksterlanda servo montris plu nur programojn en la sep lingvoj angla, belorusa, germana, pola, rusa, ukraina, hebrea, sed ne en Esperanto.
- 2011 - La lasta redaktoro estis komisiita per aliaj taskoj en alia fako de la radio, pro kio la elsendo publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011 restis la lasta.[3]
Transiro al Pola Retradio en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- 2011 - La Fejsbuka grupo "Amikaro de Pola Radio en Esperanto" renomiĝis al "Amikaro de Pola Retradio en Esperanto" kaj fariĝis nova podkasta retejo "Pola Retradio en Esperanto" Arkivigite je 2013-11-03 per la retarkivo Wayback Machine sur la platformo senkoste disponigata de http://posterous.com Arkivigite je 2010-02-07 per la retarkivo Wayback Machine. Tio okazis iniciate de Pejno Simono. Post tio jam la unuaj elsendoj prove afiŝiĝis.
- 2011 - Jam en marto komenciĝis la unuaj regulaj elsendoj kiel podkastoj dufoje semajne – nun plene sendepende de Pola Radio. Tion efektivigis pluraj eksmembroj de la Polradia Esperantoskipo de redaktistoj iniciate de Barbara Pietrzak. La novaj elsendoj malgraŭ pli modestaj rimedoj grandparte daŭrigis la tradiciajn formon kaj enhavojn.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Barbara Pietrzak, en sia artikolo Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio[4] resumas la historion de la radio ĝis 2008; jam en 1922 estis du radiostacioj kun esperanta programo, 47 en 1924, 168 post tri jaroj ktp. Tio "havis enorman signifon por la esperantistoj, ofte vivantaj dise kaj izolite".[5] En 1959 "en Varsovio komenciĝis regulaj Esperanto-elsendoj" rilate al la 100-a naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj la unua UKo en Orienta Eŭropo post la Dua Mondmilito.[6] Laŭlonge de la jaroj la formato estis foje ŝanĝita, sed ekde 2007 Pola Radio ekzistas nur kiel podkasto. Resume la elsendoj de Pola Radio estas komprenataj kiel kreado de natura lingvomedio, kaj oni montras fragmentojn de leteroj senditaj de aŭskultantoj kiuj parolas pri siaj propraj personaj spertoj, la uzado por instrulaboro kaj por propra lernado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Libera Folio Februaro 2011 Pietrzak
- ↑ Libera Folio, Majo 2010
- ↑ Libera Folio, Februaro 2011
- ↑ Barbara Pietrzak, Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 644-651.
- ↑ p. 644
- ↑ p. 645
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pola Retradio en Esperanto
- Polskie Radio (Pola Radio)
- Polskie Radio dla zagranicy (La Eksterlanda Servo de Pola Radio)
- TTT-ejo de la Esperanta redakcio ekde januaro 2007 Arkivigite je 2007-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivo kun malnovaj elsendoj esperantaj - la novaj ne funkcias (el Retarkivo 20090308140346)
- Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto, artikolo aperinta en Libera Folio 20201006.
- Stanislavo Belov (2010-03-07) La letero al la Pola radio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 . (malferma letero al la redakcio)
|