Orizo
Aspekto
(Alidirektita el Oryza)
Orizo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oryza sativa
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Oryza L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Orizo (latine Oryza) estas genro de plantoj en la herbofamilio.[1][2] Ĝi inkludas la ĉefajn monĝofontojn de rizo (nome specioj Oryza sativa kaj Oryza glaberrima). Membroj de la genro kreskiĝas alte, kiel herboj de humidejoj, ĝis 1–2 m alte; la genro enhavas kaj unujarajn kaj multjarajn speciojn.[3]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Oni proponis ĉirkaŭ 300 nomojn por specioj, subspecioj, kaj aliaj subspeciaj taksonoj ene de la genro. Publikigitaj fontoj malkonsentas pri kiom multaj el tiuj estu agnoskataj kiel distingaj specioj. Jene sekvas la World Checklist eltenita de Kew Garden en Londono.[4]
- Oryza australiensis - Aŭstralio
- Oryza barthii - tropika Afriko
- Oryza brachyantha - tropika Afriko
- Oryza coarctata - Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Birmo
- Oryza eichingeri - tropika Afriko, Srilanko
- Oryza glaberrima - Afrika rizo - tropika Afriko
- Oryza grandiglumis - Brazilo, Venezuelo, Fr Gujano, Kolombio, Peruo, Bolivio
- Oryza latifolia - Latinameriko + Karibio el Sinaloa + Kubo al Argentino
- Oryza longiglumis - Novgvineo
- Oryza longistaminata - Madagaskaro, tropika + suda Afriko
- Oryza meyeriana - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio
- Oryza minuta - Himalajo, Sudorienta Azio, Novgvineo, Norda Teritorio de Aŭstralio
- Oryza neocaledonica - Novkaledonio
- Oryza officinalis - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio, Novgvineo, Aŭstralio
- Oryza punctata - Madagaskaro, tropika + suda Afriko
- Oryza ridleyi - Sudorienta Azio, Novgvineo
- Oryza rufipogon - brunbarba aŭ ruĝa rizo - Ĉinio, Hinda Subkontinento, Sudorienta Azio, Novgvineo, Aŭstralio
- Oryza sativa - Azia rizo - Ĉinio, Barato, Japanio, Sudorienta Azio; naturigita en multaj lokoj
- Oryza schlechteri - Novgvineo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, Carl von. 1753. Species Plantarum 1: 333. en Latino
- ↑ Tropicos | Name - Oryza L.. Alirita 2016-09-14.
- ↑ Oryza in Flora of China @ efloras.org. Alirita 2016-09-14.
- ↑ World Checklist of Selected Plant Families: Royal Botanic Gardens, Kew. Arkivita el la originalo je 2022-03-16. Alirita 2016-09-14.