Mohamedo la 5-a (Maroko)
Muḥammad ibn Jūsuf aŭ Mohammed ben Júsef, pli konata kiel Mohamedo la 5-a, en araba, محمد الخامس Muḥammad al-Ĥāmis (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1909 en Fez; mortis la 26-an de februaro 1961 en Rabat) estis sultano de Maroko ekde 1927 ĝis 1953 kaj poste reĝo ekde 1955 ĝis 1961. Li estis la filo de la sultano Juzef de Maroko, kiun li sukcedis post ties morto. Li estis membro de la Dinastio de alaŭioj.
La 20-an de aŭgusto 1953, la francoj, kiuj tiam okupis Marokon devigis lin kaj lian familion ekzili en Korsikon, pro lia apogo al naciista movado, kiu post la Dua Mondmilito naskiĝis en Maroko, kaj metis sur la tronon lian parencon Mohamedo Ben Arafa.
Mohamedo la 5-a kaj lia familio estis poste translokigitaj al Madagaskaro, januare de 1954. Li revenis el la ekzilo la 16-an de novembro de 1955, post opozicii aktive al la franca protektorato. En februaro de 1956 li konversaciis kun Francio sukcese la sendependigon de Maroko kaj 1957 li prenis la titolon Imperiestro poste Reĝo.
Inter liaj edzinoj estis Lalla Abla bint Tahar, kiu estis la patrino de lia filo kaj sukcedanto Hasano la 2-a.
La Internacia Flughaveno Mohamedo la 5-a de Kasablanko havas tiun nomon honore al li.