Abtsteinach
Abtsteinach | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06207 | |||||
Poŝtkodo | 69518 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6941 | |||||
Aŭtomobila kodo | HP | |||||
Oficiala Municipokodo | 06431001 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rolf Reinhard | |||||
Adreso de la administrejo | Kirchstraße 2 69518 Abtsteinach | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 2476 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 33′ N, 8° 47′ O (mapo)49.5441666666678.7854861111111Koordinatoj: 49° 33′ N, 8° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 498 m | |||||
Areo | 11,03 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.abtsteinach.de/ | |||||
Abtsteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2476 loĝantojn sur areo de 11,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 224 loĝantoj/km². La komunumo situas en la suda parto de la mezalta montaro Odenvaldo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]En Abtsteinach fontas la rivero Steinach. La komunumo situas inter la montoj Hardberg, Waldskopf, Götzenstein kaj Hohberg.
Ober-Abtsteinach situas inter la montoj en monteta pejzaĝo ĉirkaŭ 450-500 metroj super la marnivelo. Unter-Abtsteinach kaj Mackenheim situas en najbaraj valoj.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Absteinach norde limas al la komunumo Mörlenbach, en la oriento al la komunumo Wald-Michelbach, en la sudo al la komunumo Heiligkreuzsteinach (distrikto Rhein-Neckar en Baden-Virtembergo) kaj en la okcidento al la komunumoj Gorxheimertal kaj Birkenau.
Komunuma divido
[redakti | redakti fonton]Abtsteinach konsistas el tri komunumoj partoj. Tio estas Mackenheim, Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la praromia tempo en la regiono de Absteinach setlis la keltoj. En la meza epoko la regiono apartenis al la monaĥejo Lorsch. En 1012 unuafoje oni mencias oficiale al Abtsteinach kiel possesa steinah.
Religiaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach estas katolika preĝejo. En Unter-Abtsteinach krome ekzistas kapelo. La preĝejon en Ober-Abtsteinach (St. Bonifatius) oni konstruis meze de la 17-a jarcento. St. Marien, la preĝejo en Unter-Abtsteinach estis konstruita en la 20-a jarcento.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Komunuma parlamento
[redakti | redakti fonton]La komunumaj balotoj de la 14-a de marto 2021 liveris la jenajn rezultojn:
Partioj kaj elektogrupoj | % 2021 |
seĝoj 2021 |
% 2016 |
seĝoj 2016 |
% 2011 |
seĝoj 2011 |
% 2006 |
seĝoj 2006 |
% 2001 |
seĝoj 2001 | |
FWV | Libera Elektogrupo Abtsteinach | 45,5 | 7 | 44,0 | 7 | 48,0 | 7 | 36,6 | 5 | 34,4 | 5 |
CDU | Kristandemokrata Unio de Germanio | 38,9 | 6 | 40,4 | 6 | 30,3 | 5 | 43,5 | 7 | 41,1 | 6 |
SPD | Socialdemokrata Partio de Germanio | 15,6 | 2 | 15,5 | 2 | 21,8 | 3 | 19,9 | 3 | 24,5 | 4 |
sume | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 | 100,0 | 15 |
Urbodomo
[redakti | redakti fonton]La urbodomo estas en Ober-Abtsteinach.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|