Likud
Likud | ||
---|---|---|
הליכוד – תנועה לאומית ליברלית | ||
partio frakcio | ||
Komenco | 13-a de septembro 1973 vd | |
Antaŭe | Gahal • Free Center vd | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Sidejo | Metzudat Ze'ev | |
Ideologio |
konservativismo • nacia liberalismo • dekstra popolismo • reviziisma cionismo | |
Filioj | Likud Leumi (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Likud | |
---|---|
Likud (hebree הליכוד) | |
partio • frakcio | |
Lando | Israelo |
Estro | Benjamin Netanyahu |
Fondiĝo | 1973 |
Ĉefa sidejo | "Metzudat Ze'ev," 38 King George Street, Tel-Avivo |
Ideologio | Konservatismo, Liberala konservatismo |
Retejo | http://www.likud.org.il/ |
Likud (hebree הליכוד, t.e. laŭvorte «firmigo») estas la ĉefa centra-dekstra partio de Israelo. Ĝi estas gvidata de Binjamin Netanjahu.
La partio estis fondita en 1973, kiel rezulto de la unuiĝo de la tuta dekstra opozicio al la Laborista Partio, kiu regis en Israelo senĉese de ĝia fondado ĝis tiam. La ĉefa partio de la koalicio, kiu kreis Likud estis Herut, la partio gvidata de Menaĥem Begin. Herut estis konsiderata la lasta reprezentanto de la reviziisma flanko de la Cionisma movado, komencita de Zeev Jabotinski.
Begin estis la unua gvidanto de la Likud, kaj gajnis la elektojn en 1977. Ĝis nun estis kvar israelaj ĉef-ministroj, kiuj apartenis al la Likud: Menachem Begin, Jicĥak Ŝamir, Binjamin Netanjahu kaj Ariel Ŝaron. Dum la lastaj tridek jaroj, la ĉef-ministro ĉiam apartenis al Likud aŭ al la Laboristoj, krom la ĉef-ministro Ehud Olmert.
La Likud estas konata pro ĝia "falka" politiko rilate al la konflikto kun la Palestinanoj kaj la araboj ĝenerale. La fonda statuso de la partio proponas, ke Israelo aneksu la tutan Landon de Israelo, kiu laŭ ili inkluzivas Gaza kaj Cisjordanion. La plejmulto el ĝiaj membroj subtenas la konstruadon de judaj kolonioj en tiuj teritorioj, kiuj estis okupitaj de Israelo en 1967, kaj multaj politikistoj de la Likud kontraŭas la ideon krei palestinan ŝtaton. Tamen, oni devas diri, ke estis Menaĥem Begin, kiu firmis la pac-interkonsenton kun Egiptio, kaj estis Jicĥak Ŝamir kiu unue negocis kun la palestinanoj en Madrido. Tamen, la plejmulto da progreso en la negocoj ĉiam estis farita dum periodoj, en kiu la Laboristoj havis la povon. Lastatempe, Ŝaron organizis la unilateralan retiriĝon el Gaza, sed la plejmulto el la partio kontraŭis tiun movon.
Kiam temas pri ekonomio, la Likud oficiale subtenas liberisman kapitalismon. Sub ĝia regado, estis privatigitaj multaj publikaj kompanioj (ekzemple El Al kaj la banko Leumi).
La Likud estas fundamente laika partio, sed tamen ĝi enhavas multajn religiajn membrojn, kaj ĝi estas sufiĉe favora al la konservado de la judaj tradicioj kaj kulturo. Ĝi estas forte naciisma partio, kaj ĝi donas gravecon al la simboloj de la ŝtato.
En 2006, la partio dividiĝis, kaj multaj el ĝiaj membroj aldoniĝis al nova partio nomita Kadima. En la ĝeneralaj elektoj de 2006 la Likud, kiu antaŭe regis, perdis amason da voĉdonoj, dum Kadima gajnis la elektojn sub la gvidado de Ehud Olmert, kiu antaŭe mem apartenis al Likud.