Krzysztof Komeda
Krzysztof Komeda | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Komeda • Krzysztof Komeda |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1931 en Poznano, Dua Pola Respubliko |
Morto | 23-an de aprilo 1969 (37-jaraĝa) en Varsovio, Pola Popola Respubliko |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Medicina Universitato en Poznań |
Familio | |
Edz(in)o | Zofia Komedowa |
Okupo | |
Okupo | komponisto diskografa artisto filmkomponisto ĵazpianisto laryngologist (en) |
TTT | |
Retejo | https://www.komeda.pl/ http://www.komeda.pl/ |
Krzysztof KOMEDA (denaske Krzysztof Trzciński; 27a de Aprilo 1931 – 23a de Aprilo 1969) estis pola komponisto de filmomuziko kaj ĵazo-pianisto. Li estis eble plej bone konata pro sia laboro por filmoj, ĉar Komeda verkis la muzikon por la filmoj de Roman Polanski Tranĉilo en akvo (1962), Cul-de-sac (1966), The Fearless Vampire Killers (1967), kaj Rosemary’s Baby (1968). La albumo de Komeda nome Astigmatic (1965) estas ofte konsiderata unu el la plej gravaj albumoj de eŭropa ĵazo.
Aliaj filmoj kun muziko de Komeda estis Niewinni czarodzieje (1960) de Andrzej Wajda, Do widzenia, do jutra... (ankaŭ 1960) de Janusz Morgenstern, Kattorna (1965) kaj aliaj de Henning Carlsen, ktp. Dum la 1960-aj jaroj li partoprenise n muzikfestivaloj tra tuta Eŭropo. En 1968 li setliĝis en Los-Anĝeleso, Usono, por labori ĉe Roman Polanski.
En Decembro 1968, en Los-Anĝeleso, Komeda suferis tragedian akcidenton kiu rezultis en hematomo en la cerbo. Li estis fopelita el krutaĵo fare de la verkisto Marek Hłasko dum drinkadfesto. Roman Polański menciis en siaj memoroj, ke kiel rezulto de amikeca kverelo kun Marek Hłasko, Komeda falis kaj suferis kapvundojn. Medicina traktado en la usona hospitalo ne savis sian vivon. Transportita hejmen al Pollando en komato kaj en mortonta stato, li mortis en Aprilo 1969, estante nur 37-jaraĝa. Hlasko mem ankaŭ mortis ĝuste du monatojn poste, estante 35-jaraĝa.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- I Sopot Jazz Festival 1956 (Muza)
- Crazy Girl (1962, Muza)
- Etiudy Baletowe "Ballet Etudes" (1963, Metronome)
- Jazz Jamboree'64 vol. 2 (1964, Muza)
- Astigmatic (1966, Muza)
- Le Depart (1967, Philips)
- Meine süsse europaische Heimat (c.1967–1968, Columbia [EMI Germany])
- Cul-De-Sac (1966, Polydor)
- Rosemary's Baby (1968, Paramount)
- The Riot (1968)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Krzysztof Komeda – oficiala retejo
- Krzysztof Komeda ĉe Allmusic angle
- Krzysztof Komeda ĉe Interreta filma datumbazo (angle)