Konstantino la 1-a (grekeΚωνσταντίνος Α΄ Βασιλεύς των Ελλήνων Konstantínos I Vasiléfs ton Ellínon; naskiĝis 21-a de julio[jul.]/ 2-a de aŭgusto 1868[greg.] en Ateno; mortis la 11-an de januaro1923 en Palermo) estis membro de la origine germanlingva dana-greka reĝa dinastio Glücksburg kaj de 1913 ĝis 1917 kaj denove de 1920 ĝis 1922 Reĝo de Grekio.
Konstantino estis la plej aĝa filo de reĝo Georgo la 1-a. En aĝo de 28 jaroj, li konatiĝis kiel forta kaj entuziasma subtenanto de la unua moderna olimpiko en Ateno. Kiam la patro iĝis viktimo de murdatenco, li fariĝis reĝo en 1913. Dum la Unua mondmilito lia por-germana sinteno estis en konflikto kun la por-brita de la registaro. Ribelo kontraŭ li igis lin kaj la kronprincon (plej aĝan filon) Georgo forlasi la landon en ekzilon. Nova reĝo iĝis lia pli juna filo Aleksandro.
Post la subita morto de Aleksandro, Konstantino estis revokita el la ekzilo kaj fariĝis reĝo por dua fojo. En 1922 li estis devigita abdiki plian fojon, kaj lasi la tronon al sia unua filo Georgo la 2-a.