Kamal Nasser
Kamal Nasser | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1923 en Bir Zeit | ||||
Morto | 1-an de aprilo 1973 (49-jaraĝa) en Bejruto | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Alma mater | Usona universitato de Bejruto vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kamal Nasser (naskiĝis en 1925 - mortis la 9an aŭ 10an de aprilo 1973) estis palestina politika gvidanto, verkisto kaj poeto.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Nasser naskiĝis en la Gaza-strio en kristana familio el Bir Zeit, proksime al Ramalaho. Li lernis en la lernejo de Bir Zeit (nun Universitato Bir Zeit) kaj la Usona Universitato de Bejruto. Poste li laboris kiel instruisto, dume li studis en Jerusalemo. En tiu periodo post la sendependiĝo de Israelo, Nasser laboris kiel ĵurnalisto.
Politika agado
[redakti | redakti fonton]Li estis elektita en 1956 al la Jordania parlamento kiel membro de Ba‘ath en la Ramalaha distrikto. Li ne plenumis sian periodon, oni forigis lin el la parlamento. Israelo elpelis lin en 1967 el la okupita Okcidentaj teritorioj; li iĝis redaktoro de eldonaĵo de OLP, nome Filastin al-Thawra (revolucia Palestino). Aldone, li iĝis membro de la Centra Komitato de PLO de februaro 1969 ĝis julio de 1971.
Morto
[redakti | redakti fonton]Nasser estis kaŝmurdita fare de IDF en 1973 dumnokte de la 9-a/10 de aprilo.
Unu el liaj murdistoj estis Ehud Barak, vestita sin kiel virino, kiu iĝis pli poste ĉefministro de Israelo.
Triviaĵo
[redakti | redakti fonton]La ĉefa aŭditorio de Universitato Bir Zeit Universitato estas nomata laŭ li.