Jordanio en la Olimpikoj
Sportista teamo de Jordanio en la Olimpikoj ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis jordaniaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de 2024 sume atingis ekzakte kvar medalojn, ĉiuj en luktosporto: Temas pri ora medalo pri tekvondo en la Somera Olimpiko 2016, kaj kvin jarojn poste arĝenta pri tekvondo, plia arĝenta medalo en 2024 kaj bronza medalo pri karateo en la Somera Olimpiko 2020, do 2021. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj laŭ la stato post la olimpiko de 2024 havas la 104-an rangon.
Kunordigas la teamon la Jordania Olimpika Komitato.