Java akridotero
Java akridotero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Java akridotero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acridotheres javanicus (Cabanis, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Java akridotero aŭ Java minao (Acridotheres javanicus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Akridoteroj kiuj portas fruntajn krestojn. Ĝi povas formi superspecion kun la A. grandis kaj ofte ĝi estas konsiderata samspecifa. Ĝi estis konsiderata samspecifa ankaŭ kun A. cinereus, kaj ambaŭ antaŭe inkluditaj en A. fuscus. Ĝi estas monotipa.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas indiĝena de Javo kaj Balio en Indonezio. Ĝi estis enmetita en Tajvano, sudorienta Tajlando, Singapuro, Sumatro, Malgrandaj Sundoj kaj eĉ Porto-Riko, kaj eble en Japanio. Origine enmetita en Tajvano por distraj celoj, la Java minao iĝis komuna natura birdo pro etenda disvastiĝo, abandonado kaj fuĝado. Ĝi adaptas tre bone al la klimato de Tajvano kaj povas esti vidata nestumante en konstruaĵoj kaj telefonfostoj. Tiu invada specio iĝis disinvada konkurencanto de la indiĝena Krestominao. Origine enmetita en Singapuro kiel kaĝobirdo en la 1920-aj jaroj, la Java minao setlis kiel la plej abunda birdospecio en Singapuro. Ĝi estas sukcesa specio en multe de Sudorienta Azio kaj penetriĝis en Barato kaj najbaraj regionoj. Ĝi estis konsiderata samspecifa kaj pro tio konkurencas kun la Komuna minao (A. tristis) en parto de sia teritorio (ekzemple, Barato, Malajzio kaj Singapuro).
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Java akridotero havas tre likvidecan voĉon kaj, kiel la Eŭropa sturno, aldonas imitadon al sia repertorio (kvankam ĝi ne povas imiti la homan voĉon, malkiel la montominao Gracula religiosa).
La Java akridotero estas ĝenerale nigra pli malhela en vizaĝo, pli hela en subaj partoj kaj kun bruna nuanco en flugiloj, kun blankaj subpugo, subvosto kaj flugilmakuloj kaj havas flavajn irisojn, krurojn kaj tre dikan bekon. Ĝi foje havas grizan (aŭ blankecan) punktecon en ventro. Ĝi povas levi la plumojn de sia frunto kiel spektakla kresto sed ne tiom markate kiom ĉe la Granda akridotero aŭ la Krestominao.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Kial aliaj sturnedoj ĝi estas ĉiomanĝantaj, ripozas kolonie kaj estas abunda sukcese en vario de habitatoj. Javaj minaoj estas komfortaj kaj en urboj kaj en kamparo, kie ili povas predi insektojn ĝenitaj de bubaloj, ofte rajdante la bubalon kiel la rilataj bufagedoj.
La Java akridotero estas konsiderata plago, ĉefe en urbaj areoj kiujn ili preferas. Ili forlasas fekaĵojn sur konstruaĵojn kaj eĉ sur neatentemajn homojn. Ankaŭ iliaj ripozejoj poluas la grundon sube pro fekaĵoj. Krom tio, ili estas ankaŭ fonto el bruopoluado kaj kapablas disvastigi zoonozon. Singapuro malpermesas vendadon de tiu birdo, nur kiam ĝi venas el plantejoj.
Estas ia konfuzo ĉe nomado inter A. grandis kaj A. javanicus, kiuj estis ĝis ĵuse konsiderata subspecio de la Grizaventra minao, A. cinereus.
|