Irén Gombaszögi
Aspekto
Irén Gombaszögi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gombaszögi Irén (dekstre) |
Naskiĝo | la 14-an de aprilo 1897 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 1967 en Novjorko (Usono) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1916) |
Familio | |
Frat(in)oj | Ella Gombaszögi, Frida Gombaszögi kaj Margit Gombaszögi |
Edz(in)o | Ernő László (1929–1967) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Irén Gombaszögi [gombasogi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombaszögi Irén estis hungara aktoro. Ŝiaj fratinoj estis Frida Gombaszögi, Ella Gombaszögi kaj Margit Gombaszögi (ĉiuj aktoroj).
Irén Gombaszögi [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1897 en Budapeŝto, ŝi mortis en aprilo de 1967 en Novjorko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Irén Gombaszögi devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Teatra Lernejo en 1916, poste ŝi aliĝis al pluraj trupoj en Budapeŝto. En 1929 ŝi edziniĝis, poste ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1933 ŝi havis rolojn en Gaja Teatro kaj Teatro Belvárosi. En 1938 la geedza paro migris al Novjorko. Ŝi revizitis Budapeŝton en 1963 kaj 1966.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gréban Arnould: Jézus Krisztusról szóló 'Igazi passió' - Veronika (Nacia Teatro, 1934; vidu la foton!)
- Ŝekspiro: Makbeto - Lady Macduff
- Sándor Bródy: A dada - Elza
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2009-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio