Neĝborulo
Aspekto
(Alidirektita el Galanto)
Neĝborulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Galanthus nivalis, la tipa specio de la genro
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Neĝborulo estas komunlingva nomo por bulboherboj en la genro galantoj (Galanthus), kiuj estas el la familio Amarilidacoj.[1] La genro havas ĉirkaŭ 20 speciojn. En Eŭropo la plej konata specio estas la neĝa galanto (scienclatine Galanthus nivalis).
Nomoj
[redakti | redakti fonton]La nomon neĝborulo oni donis pro tre frua kaj rapida florado: la floroj aperas tuj post aŭ eĉ iom antaŭ la degelado de neĝo, do ili efektive povas “bori” neĝon. La nomoj galanto kaj Galanthus devenas de grekaj vortoj γάλα (gála, lakto) kaj ἄνθος (ánthos, floro), do “lakta floro”, laŭ la koloro de la floroj.
-
Neĝborulo de la specio Galanthus nivalis
-
Neĝboruloj (Galanthus nivalis) traborantaj neĝon