Ferenc Szentgyörgyi
Aspekto
Ferenc Szentgyörgyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Szentgyörgyi Ferenc | ||
Naskiĝo | 1616 en Ciucsângeorgiu, Sikullando, Princlando Transilvanio | |
Morto | 13-an de marto 1663 en Timișoara | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana • latina • hungara vd | |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | |
Alma mater | Roman Catholic High School in Csíksomlyó (en) Pázmáneum - teologio vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika episkopo (1660, 1556–1663, 1660) katolika sacerdoto vd | |
Episkopo de Transilvanio | ||
Dum | 1656- | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
SZENTGYÖRGYI Ferenc (sentdjoerdji) estis hungara romia katolika episkopo naskita en Csíkszentgyörgy en 1616 kaj mortinta en Temeŝvaro la 13-an de marto 1663.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ferenc Szentgyörgyi studis en Ĉikŝomjo kaj en Pazmaneum de Vieno. Oni ordonis lin pastro en 1642 en Vieno, poste li iĝis kanoniko de Esztergom, ekde 1656 elektita episkopo de Transilvanio, ekde 1660 elektita episkopo de Vác. En 1662 la reĝo Leopoldo la 1-a sendis lin Transilvanion, sed la paŝao Kuĉuk kaptigis lin kiel spionon kaj li mortis en Temeŝvaro kiel kaptito. En sia testamento farita en 1662 li heredigis gravan sumon por rekonstruigo de preĝejoj de Csík detruitaj de turkoj kaj tataroj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon