Ernő Könczöl
Aspekto
KÖNCZÖL Ernő (11-an de januaro 1934 en Galambok - 29-an de junio 2014) estis lerneja instruisto, grava hungara esperantisto, agadinte en urbo Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Könczöl Ernő lernis en Keszthely, Budapeŝto kaj Szeged, fine li akiris diplomon de lingvoinstruisto. En 1962 li edziĝis, en la sekva jaro li havis filon. Post longa instruado li pensiuliĝis en 1994.
Li iĝis esperantisto en 1971, ekde 1973 membro de UEA. Li estis prezidanto de la loka Verda Stelo Eszperantó Klub de 1980 ĝis 2008. Oni elektis lin en 2008 je honora prezidanto de la klubo. Li ofte partoprenis en enlandaj kaj eksterlandaj kongresoj, renkontiĝoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto Arkivigite je 2014-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2016-04-12 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [2] esperante