Distrikto Biłgoraj
Distrikto Biłgoraj | |||
Pola nomo | powiat biłgorajski | ||
| |||
Distrikto | |||
---|---|---|---|
Provinco | Lublinio | ||
Ĉefurbo | Biłgoraj | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | 3 | ||
kampaj | 10 | ||
Urbeco | 32,79 | ||
Areo | 1677,79 km2 | ||
Loĝantaro | 100 919 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 62,28/km2 | ||
Aŭtokodo | LBL | ||
TERYT | 3.06.08.02.00.0 | ||
Estro | Andrzej Szarlip | ||
Adreso de estraro | ul. T. Kościuszki 87 | ||
Poŝtkodo de estraro | 23-400 | ||
Telefono de estraro | 84 686-36-36 | ||
Fakso de estraro | 84 686-06-67 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.bilgorajski.pl/ | ||
Distrikto Biłgoraj - pole powiat biłgorajski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Biłgoraj. Fine de 2019 en la distrikto vivis 100 919 loĝantoj.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Laŭ pakto Ribbentrop-Molotov Biłgoraj-regiono kun la pola teritorio orienten de Vistulo kaj San devus aparteni al Sovetunio. Efektive, la 28-an de novembro 1939 la urbon kun ĉirkaŭaĵoj okupis Ruĝa Armeo, tamen sekve de ŝanĝo de decidoj inter okupantoj forlasis ĝin post malpli ol du semajnoj.
13.10.1942: Germana polico parte bruligis Potok Górny kaj murdis 10 personojn
28.11.1942: Krimo kontraŭ la homaro: kadre de Generalplan Ost, nokte de la 27-a/28-a de novembro, el la regiono de Zamość germanoj komencis amasan deportadon de poloj el la distriktoj: Biłgorajski, Hrubieszowski, Tomaszowski kaj Zamojski
28.12.1942: Germana polico pafmortigis en Majdan Nowy 7 personojn kaj bruligis 10 bienojn
19.11.1943: Germana polico pafmortigis en Dąbrówka 9 personojn