Dalma Hámory Várnagy
Aspekto
(Alidirektita el Dalma Hámory Nagy)
Dalma Hámory Várnagy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Várnagy Dalma | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1908 en Borșa | |
Morto | 30-an de marto 1981 (73-jaraĝa) en Marl | |
Lingvoj | germana • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | universitata instruisto verkisto komponisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dalma HÁMORY VÁRNAGY [hAmori vArnadj] estis hungara verkistino, muzikkomponistino, instruistino pri muziko. Ŝi naskiĝis en Borsa la 30-an de marto 1908 kaj mortis en Mari[1] la 30-an de marto 1981.[2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Dalma Hámory Várnagy akiris diplomon de instruisto pri kanto kaj piano, poste ŝi studis reĝisoradon pri teatro kaj filmo. Ŝi estis kunlaboranto de pluraj budapeŝtaj gazetoj. Ŝi fondis teatrotrupon, eldonejon, koncertoficejon, kiuj funkciis ĝis 1949. Ŝi forlasis Hungarujon en 1957. En 1959 ŝi estigis Muziklaborejon. Ŝi verkis rakontojn, fabelojn, teatraĵojn kaj kreis muzikon.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Megyki Jankó (fabelo, Klagenfurt 1957); Kék Duna (rak. Bécs 1957); Élni akarunk (rak. samloke. 1958); Feltámadunk (rak. sl. 1958); Kacagó Magyarország (rak. sl. 1958); Szabadszáj (rak. sl. 1958); Állatkertben (fabeloj, Croydon 1959); Ispiláng (ludaĵo, sl. 1960); Édesanyám (teatraĵo. Bécs 1961); Piti és Páti (fabelo, Croydon 1962); Vicc magazin (sl. 1963); Virágok vizsgája (teatraĵo. sl. 1964); Pusztai karácsony (teatraĵo. sl. 1964); Az ezüst puttony (teatraĵo. Bécs 1964); Holdrakéta (elekt. rak. Winnipeg 1974); Fecske Páni (fabeloj, Bécs 1974); Vándor darvak, hogyha errefelé szállnak... (kantoj, Mari[1] 1975).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 laŭ HÁMORY VÁRNAGY DALMA. Kortárs Magyar Írók 1945–1997. Alirita 2015-03-23. ŝi mortis en Marl
- ↑ Nyugati magyar irodalmi lexikon és bibliográfia. Alirita 2015-03-23.