Saltu al enhavo

Częstochowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Czestochowa)
Częstochowa

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Częstochowa to dobre miasto
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego
Częstochowa (Pollando)
Częstochowa (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Częstochowy
Provinco Silezio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Częstochowa
Komunumo Komunumo Częstochowa
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo proksimume 400 000
Fondita en 11-a jarcento
Urborajtoj 1356
Koordinatoj 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo)50.819.116666666667Koordinatoj: 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 317 m
Areo 161 km²
Loĝantaro 213107 (en 2021)
Poŝtkodo 42-200 ... 42-229, 42-263, 42-271, 42-280, 42-294
Telefona antaŭkodo (+48) 34
Aŭtokodo SC
Estro Krzysztof Matyjaszczyk
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Nomo de estraro Rada miasta Częstochowy
Ĝemelaj urboj Altötting, Fatima, Loreto, Lourdes, Pforzheim, Rēzekne, South Bend, Šiauliai
Komunuma retejo http://www.czestochowa.um.gov.pl/
vdr

Pri tiu ĉi sono Częstochowa [ĉenstoĥova] (esperantigite Ĉenstoĥovo) estas urbo en Silezio en suda Pollando, ĉe rivero Warta. Ĝi apartenas al komunumo Częstochowa, en samnoma distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 213 107 loĝantoj sur areo de 159,71 kvadrataj kilometroj, kio en 2021 rezultigis loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km².

La urbo estas loko kie naskiĝis Stanislaw Zygmunt Braun. Ĝi estas ankaŭ la plej grava pilgrimloko de Pollando.

Częstochowa estas granda religia centro: arkiepiskopa metropolo, ĝi estas konata en la tuta mondo de la monaĥejo de la paŭlinaj patroj en Jasna Góra, kie troviĝas la mirakla bildo de la Virgulino de Częstochowa, la ikono de la Nigra Madono.

Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]
  • 4.10.1939 Germana polico murdis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de la urbo — averaĝe dum la germana invado en Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj.
  • 2.08.1941: Gestapo translokis al Koncentrejo Ravensbrück 30 polinojn de loka malliberejo
  • 11.09.1942: Germana polico publike pendumis en Rudniki, apud Częstochowa, 18 polojn kaj 2 ciganojn
  • 26.10.1943 Taĉmento de germana polico pendumis apud Częstochowa 10 polojn, venĝe pro pafmortigo de germano.

Pilgrimejo

[redakti | redakti fonton]

Częstochowa estas fama Maria pilgrimado centro precipe en Centra kaj Orienta Eŭropo: longe antaŭ la 20-a jarcento, ĝi allogis amasojn da dekoj aŭ eĉ centojn da miloj da homoj ĉiujare. Tuj post lia aliĝo al la pontifika trono en 1978, la Papo Johano Paŭlo la 2-a, iama ĉefepiskopo de Krakovo, vizitis tien, sed ankaŭ poste plurajn fojojn dum siaj apostolaj vojaĝoj. En 1991 ĝi gastigis junularon en la kadro de la Mondajn Tagojn de Junularo.

Urba amasa transporto

[redakti | redakti fonton]

Sur teritorio de Częstochowa troviĝas la plej nova tramsistemo en Pollando. En urbo funkcias ankaŭ aŭtobusa transporto.

Internacia kunlaboro de komunuma aŭtonomio

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

Ĝemelurboj

Personoj ligitaj kun Częstochowa

[redakti | redakti fonton]

Honoraj civitanoj

Aliaj

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]