Concepcion (Tarlako)
Concepcion | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2316 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 953 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 699 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 19′ N, 120° 39′ O (mapo)15.324852777778120.65538611111Koordinatoj: 15° 19′ N, 120° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 242,99 km² (24 299 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Concepcion, Tarlac [+] | |||
Concepcion - tagaloge Bayan ng Concepcion - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Tarlako.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 154 188 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 2316
- telefonkodo: +63 (0)45
- Supermara alteco: 38 m
- Areo: 242,99 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Concepcion kuŝas sur ebenaĵo, tre proksime fluas du riveroj [1]. Capas troviĝas 7, Mabalacat 14, Angeles kaj la provinca ĉefurbo Tarlakurbo po 18, Kezonurbo 84, Manilo 89 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1860 la komunumoj Concepcion kaj Magalang konsistis el unusola urbeto nomata San Bartolome (nuntempe forlasita vilaĝo). Katastrofa inundo detruis la tutan San Bartolome en 1863. La senhejmuloj iris norden kaj aliaj iris suden. Multaj malkontentiĝis pri la nova loko, tial ili alvenis al la nuna loko de Concepcion. La setlantoj komencis kultivi la teron kaj konstruis kabanojn kaj vojojn. Post pluraj jaroj ili nomis la lokon Concepcion laŭ la Senmakula Koncipiĝo. En 1902 komenciĝis la usona administrado, inter 1942-1944 dominado de japanoj okazis. Ĝi atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 1980-aj jaroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ riveroj estas uzataj por irigaciataj terkulturaj teroj, ĉefe por rizoj kaj sukerkanoj.
Eklezioj
[redakti | redakti fonton]En Concepcion la kristanismo dominas, sed ankaŭ moskeo funkcias en la urbego.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Concepcion kuras nur kelkaj flankovojoj. Concepcion situas 7,5 kilometrojn de la krucvojo Capas kaj aŭtovojo sudo-nordo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Concepcion estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas pli ol 1212 mmm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas plej ofte. La temperaturo varias inter 22-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kristanaj kirkoj
- moskeo
- monumentoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3]
-
Monumento
-
Moskeo
-
Domo Aquino