Cegléd
Cegléd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1364–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 36 391 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 149 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 11′ N, 19° 48′ O (mapo)47.17722222222219.798055555556Koordinatoj: 47° 11′ N, 19° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 244,87 km² (24 487 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cegléd [+] | |||||
Cegléd [ceglEd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Cegléd, kies centro ĝi estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cegléd estas grava fervoja nodo, tie disbranĉiĝas la fervoja ĉeflinio el Budapeŝto sude al Szeged, oriente al Szolnok, kaj poste al Debrecen, Ukrainio, Rumanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste skitoj kaj sarmatoj loĝis antaŭ la hungaroj. Dum la turka erao ĝi estis sultana bieno, kie la vivo estis pli milda. Ĝi estas tipa hungara ebenaĵa urbo, ĝi liveris ĉiam agrikulturajn varojn al la ĉefurbo, situanta 72 km nordokcidente. Oni kultivas tie fruktojn, legomojn, bredas brutojn kaj kortbirdadon. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.
La foirplaco de la urbo estas grava, ĉar tie diris historian parolon du liberecherooj de la hungara historio: György Dózsa en 1514 kaj Lajos Kossuth en 1848.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana preĝejo (Cegléd)
- novgotika Luterana kirko (Cegléd)
- Kirko Sankta Kruco (Cegléd)
- kuracbanejo
- eklektika Urbodomo de Cegléd
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Cegléd naskiĝis kaj mortis:
- aktoro Irma Patkós
- luktisto József Gál
- ministro István Csala
- en Cegléd naskiĝis:
- aktoroj Gusztáv Hubay, Judit Kocsis, Zoltán Rátóti kaj Tibor Szervét
- apotekisto Miklós Matolcsy
- dekoraciisto Ágoston Spannraft
- etnografo László Kósa
- etologo Enikő Kubinyi
- genetikisto Edit Buzás
- József Tóth (geografo)
- geologo Zoltán Hajnal
- inĝeniero Pál Magyar
- komponisto Mór Vavrinecz
- lingvisto János Sági
- literaturhistoriistoj Jenő Pintér, Károly Széchy kaj Aladár Zlinszky
- luterana episkopo Sándor Raffay
- matematikisto Ferenc Kárteszi
- pentristoj Jenő Szervánszky kaj Gyula Túry
- pianisto Péter Sárik
- verkistoj Éva Fésűs, Aurél Kárpáti kaj István Tömörkény
- en Cegléd mortis:
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Mühldorf am Inn, Germanio (2005)
- Plauen, Germanio (2005)
- Gheorgheni, Rumanio
- Miercurea Ciuc, Rumanio
- Odorheiu Secuiesc, Rumanio
- Sfântu Gheorghe, Rumanio
- Vlăhița, Rumanio
- Vasvár, Hungario