Budinci
Budinci | |||
---|---|---|---|
setlejo limurbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 96 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 52′ N, 16° 15′ O (mapo)46.85976716.256483Koordinatoj: 46° 52′ N, 16° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 285,4 m [+] | ||
Areo | 6,17 km² ( 617 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Budinci [+] | |||
Budinci, hungare Bűdfalva estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Šalovci. Ĝis 1889 la oficiala hungara nomo estis Büdincz.
- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: 285 m
- Loĝantaro: 130
- Poŝtkodo: 9204
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la hungara landolimo (kontraŭe troviĝas Apátistvánfalva), laŭ flankovojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senĝene.