United Buddy Bears
United Buddy Bears estas internacia arto-projekto.
Sub la devizo «Ni devas interkonatiĝi pli bone, por ke ni povas interkompreniĝi pli bone, fidi pli unu la alian kaj kunvivi pli bone», la urso-figuroj United Buddy Bears faras mondan turneon por varbi pri paca kunvivado. La ĉirkaŭ 140 Buddy-ursoj (el kiuj ĉiu estas 2 metrojn granda) reprezentas la saman nombron de landoj agnoskitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Pli ol 30 milionoj da homoj vizitis la ekspozicioj ĝis nun.
Ĝisnunaj stacioj de la monda turneo estis
[redakti | redakti fonton]2002/2003: Berlino
2004: Kitzbühel, Honkongo, Istanbulo
2005: Tokio, Seulo
2006: Sidnejo, Berlino, Vieno
2007: Kairo, Jerusalemo[1]
2008: Varsovio, Stutgarto, Pjongjango
2009: Bonaero, Montevideo[2]
2010: Berlino, Astano, Helsinko
2011: Sofio, Berlino[3], Kuala-Lumpuro
2012: Nov-Delhio, Sankt-Peterburgo, Parizo[4]
2014: Rio-de-Ĵanejro [5][6]
2015: Havano[7], Santiago de Ĉilio
2016: Ĝorĝtaŭno (Penango)
2017/2018: Berlino[8]
2018: Rigo[9]
2019: Gvatemalurbo[10]
kaj multaj pli.
La mesaĝo de la United Buddy Bears
[redakti | redakti fonton]La United Buddy Bears staras kune "mano en mano", varbante pri toleremo kaj interkompreniĝo inter popoloj, kulturoj kaj religioj.
Arto kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]Ĉiu Buddy-urso estis kreita individue de artisto por ties hejmlando. La gaja kunestado de la urso do estigis grandan artaĵon, kiu esprimas vivĝojon. Danke al la diversaj formoj de la ursoj, tipaj de la diversaj landoj, la ekspozici-vizitantoj spertas vojaĝon tra la terglobo.
Helpo por infanoj: Per donacoj kaj la aŭkciado de Buddy-ursoj, ĝis nun kuniĝis pli ol 2,2 milionoj da eŭroj favore al UNICEF kaj lokaj infanhelpaj organizaĵoj.
Subteno
[redakti | redakti fonton]La ekspozicioj estas, kaj estis, subtenataj de UNICEF-ambasadoroj (Peter Ustinov, Jackie Chan, Mia Farrow, Ken Done), politikistoj (ja japana ĉefministro Koizumi Jun'ichiro, la germana prezidento Horst Köhler, la urugvaja prezidento Tabaré Vázquez) kaj internaciaj entreprenoj (la ŝipveturiga entrepreno "Reederei Hamburg Süd", la logistika entrepreno Schenker).
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
United Buddy Bears en Berlino 2006
-
United Buddy Bears en Vieno 2006
-
United Buddy Bears en Bonaero 2009
-
United Buddy Bears en Kuala-Lumpuro 2011/12
-
United Buddy Bears en Havano 2015
-
United Buddy Bears en Gvatemalurbo 2019
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ United Buddy Bears - Jerusalemo 2007. Arkivita el la originalo je 2007-09-04. Alirita 2011-10-12.
- ↑ United Buddy Bears - Montevideo 2009. Arkivita el la originalo je 2010-04-26. Alirita 2011-10-12.
- ↑ United Buddy Bears - Berlino 2011. Arkivita el la originalo je 2012-04-23. Alirita 2011-10-12.
- ↑ United Buddy Bears - Video Parizo 2012
- ↑ La Prensa: “Los 'Osos Buddy' conquistan el Mundial Brasil 2014”
- ↑ Osos Unidos En Rio De Janeiro 2014. Arkivita el la originalo je 2014-05-02. Alirita 2014-08-17.
- ↑ Cuba Absolutely: "United Buddy Bears in Havana". Arkivita el la originalo je 2015-02-26. Alirita 2015-03-02.
- ↑ United Buddy Bears on Berlin's square Walter-Benjamin-Platz
- ↑ Taiwan News, 2018/07/13: "Berlin's famous bear statues appear in Riga"
- ↑ News in America, abril 9, 2019: "Un mensaje de tolerancia y paz llega a Guatemala". Arkivita el la originalo je 2019-04-11. Alirita 2019-08-13.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Jackie Chan kaj la United Buddy Bears
- La Golden Buddy Bears Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine