Birmo en la Olimpikoj
Sportista teamo de Birmo en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de pluraj afrikaj teamoj por plifortigi la premon al Sud-Afriko foriri de la politiko de apartismo. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis birmaj partoprenantoj. Ekde la Somera Olimpiko 1992, la landonomo en olimpikoj estas oficiale Mjanmao, kvankam daŭre en esperantaj tekstoj kaj konversacioj la nomo Birmo pli kutimas.
La teamo ĝis la stato de 2021 neniam atingis olimpikan medalon.
Kunordigas la teamon la Birma Olimpika Komitato (birme မြန်မာနိုင်ငံအိုလံပစ်ကော်မတီ), fondita en 1946 kaj rekonita en 1947. Ĝis la jaro 1936, birmaj sportistoj principe povis partopreni la teamojn de Barato, aŭ pli konkrete, de la tiutempa kolonio Brita Hindio.
En la somera Olimpiko 2020, pro pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis nur du sportistoj, escepte malmulte.[1] Iuj sportistoj kiel la naĝisto Win Htet Oo esprimis ke ili ne partoprenos la olimpikon de 2021 proteste kontraŭ la militista puĉo en la lando.[2][3]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- registara retejo pri la olimpika komitato (birme kaj angle)
- informoj de la Internacia Olimpika Komitato pri la birmaj partoprenoj en la olimpikoj
- eksa oficiala retejo Arkivigite je 2020-06-25 per la retarkivo Wayback Machine arkivigita laŭ stato de marto 2014] (birme kaj angle)
- paĝo en la retejo de la Azia Olimpika Komitato, arkivigita laŭ stato de februaro 2018 (angle kaj ĉine)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ jen bildo de la dupersona teamo en la parado de nacioj de la somera Olimpiko 2020 (arkivigite).
- ↑ artikolo "la mjanmaa naĝisto Win Htet Oo ne partoprenos la olimpikon de 2021 proteste kontraŭ la militista puĉo", angle en aprilo 2021 en la retejo La Prensa Latina Arkivigite je 2022-06-29 per la retarkivo Wayback Machine, Memfiso, Tenesio
- ↑ samspeca artikolo artikolo "la mjanmaa naĝisto Win Htet Oo ne partoprenos la olimpikon de 2021..." de la retejo insidethegames.biz (angle)