Batalo de Ebro
Batalo de Ebro | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Hispana Enlanda Milito | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Dua Hispana Respubliko Internaciaj Brigadoj |
Stariĝitaj fortoj Nazia Germanio Itala reĝlando | ||||||
Komandantoj | |||||||
Vicente Rojo Lluch Juan Modesto Enrique Líster Manuel Tagüeña Etelvino Vega José del Barrio Hans Kahle El Esquinazau |
Francisco Franco Fidel Dávila Arrondo Juan Yagüe Rafael García Valiño Francisco Delgado Serrano Fernando Barrón El Mizziam | ||||||
Perdoj | |||||||
10.000 mortintoj | 6.500 mortintoj | ||||||
La Batalo de Ebro, estis lasta granda atako de respublikanoj dum la Hispana Enlanda Milito, en Tarragona kun partopreno de Internaciaj Brigadoj.
Celo
[redakti | redakti fonton]Komence de 1938 Dua Hispana Respubliko havis grandajn problemojn. Eŭska provinco estis falinta, POUM estis detruita de internaj bataloj en respublika kampo, kaŭzitaj de influo de multaj fremdaj registaroj.
Reage al tiu situacio, la hispana ĉefministro Juan Negrín aprobis planon de Vicente Rojo Lluch por ekataki la ĉefajn naciistajn armeojn antaŭirante al Valencia. La celo estis halti la marŝo sur Katalunio. Alia celo estis montri al najbaraj registaroj ke al la respublika-partio restis ebleco de venko en la milito.
La batalo
[redakti | redakti fonton]La batalo komencis en la 25-a de julio 1938, kiam la respublikaj fortoj sub kolonelo Juan Modesto atakis alian riverbordon de Ebro. La komenco estis sukceso sed la naciistaj trupoj, kiu havis pli bonan aviadilan protektanton (Legión Cóndor) rezistis kaj forigis la respublikanojn. La batalo daŭris ĝis la 16-a de novembro 1938.
La batalo estis kondukita de ambaŭ armeoj per strategio simila al tiu de Unua Mondmilito en uesta-fronto kun frontaj atakoj kiuj funkciis, sed kaŭzis gravajn perdojn al ambaŭ.
Tiu estis lasta ago de la internaciaj brigadoj kiuj estis venkitaj je la 23-a de septembro paralele de italaj kaj germanaj soldatoj.
Sekvo
[redakti | redakti fonton]La respublika armeo retroiris al siaj originaj pozicioj sed ili ankaŭ estis rompitaj kaj ĝi ne ĉesis perdi terenon ĝis la fino de la milito.