Brazila Esperanto-Ligo
Aspekto
(Alidirektita el BEL Informas)
Brazila Esperanto-Ligo | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 21-a de julio 1907 vd | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Brazila Esperanto-Ligo (BEL), komence Brazila Ligo Esperantista, estis fondita la 21-an de julio 1907[1] kaj agnoskita kiel "utila por la nacia publiko" la 21-an de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo. La Ligo disponas pri vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.[2]
Agado
[redakti | redakti fonton]Interalie Brazila Esperanto-Ligo:
- Eldonas la revuon Brazila Esperantisto
- Havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto[3]
- Havas bibliotekon;
- Organizas korespondajn kursojn;
- Peras abonojn de Esperanto-gazetoj
- Okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto
Estraro
[redakti | redakti fonton]Por la mandato 2019–2022 estas membroj de la estraro[4]:
- Prezidanto: Evandro F. de Avellar
- Vicprezidanto: José Querino de Macedo Neto
- Financa direktoro: Fernando J. P. Maia Junior
- Kasisto: Sônia Maria Alves Lucio
- 1-a Sekretario: Rodrigo Tavares P. de Medeiros
- 2-a Sekretario: Leandro Oliveira Freitas
- 3-a Sekretario: Márcia Maria Cunha de Avellar
Informiloj
[redakti | redakti fonton]- BEL Informas: estis monata informa bulteno de Brazila Esperanto-Ligo de januaro 1983. Ĝia "unua epoko" estis de 1983 ĝis 1985 papere. Nuntempe ĝi estas en ĝia "dua epoko" ekde julio 2007 rete.
Vidu Ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Adreso: SDS Ed. Venâncio III Sala 303, 70.393-902, Braziljo, Brazilo.
- ↑ Vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.
- ↑ Reta libroservo. Arkivita el la originalo je 2021-02-11. Alirita 2021-01-11.
- ↑ Sekcio "Sobre nós" (Pri ni) Arkivigite je 2016-11-16 per la retarkivo Wayback Machine el la retejo de BEL portugale.
|