Saltu al enhavo

Arabidopso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arabidopsis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arabidopso
Arabidopsis arenosa
Arabidopsis arenosa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Arabidopsis
Heynh. in Holl & Heynh.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arabidopso [1] (Arabidopsis) estas genro en la familio de la brasikacoj. Ili estas malgrandaj angiospermoj parencaj al la blanka brasiko kaj blanka sinapo. Tiu genro estas de granda intereso ĉar ĝi enhavas sablan arabidopson (Arabidopsis thaliana), unu el la model-organismoj uzataj por studado de plantbiologio kaj la unua planto se temas pri havi ĝian tutan genomon sekvencita. Ŝanĝoj en Arabidopsis thaliana estas facile observataj, igante ĝin tre utilan modelon. La amerika spacagentejo, NASA, planis kreskigi sablan arabidopson sur la luno en 2015 [2].

Nuntempe, la genro arabidopso enhavas 9 speciojn kaj krome 8 agnoskitajn subspeciojn. Tiu ĉi limigo estas sufiĉe freŝdata, kaj estas bazita sur morfologiaj kaj molekulaj filogenetikoj de O'Kane kaj Al-Shehbaz (1997, 2003) kaj aliaj. Iliaj eltrovoj konfirmas ke la specioj antaŭe inkluditaj en Arabidopsis faris tiu ĉi polifiletika. La plej freŝdata reklasifikado metas du speciojn antaŭe apartenantaj al Cardaminopsis kaj Hylandra kaj tri specioj de Arabis en arabidopson, sed ekskludas 50 kiuj estas movigitaj en la novajn genrojn Beringia, Crucihimalaya, Ianhedgea, Olimarabidopsis, kaj Pseudoarabidopsis.

Ĉiuj arabidopsospecioj estas indiĝenaj en Eŭropo, dum du specioj havas vastajn arealojn etendiĝantajn en Nordamerikon kaj Azion.

Dum la lastaj du jardekoj, sabla arabidopso estas gajninta multe de intereso de la scienca komunumo kiel model-organismo por scienca esploro pri multaj aspektoj de plantobiologio. The Arabidopsis Information Resource (TAIR, la arabidopsa informa resurso) estas retpaĝo por sablarabidopsa genetika kaj primolekula esploro, kaj La Arabidopsa Libro Arkivigite je 2009-09-25 per la retarkivo Wayback Machine estas retpaĝo pri la biologio de tiu specio. En Eŭropo, la modelorganisma centro por la arabidopsaj resursoj de ĝerma plasmo, biokomputiko kaj molekula biologio estas la Nottingham Arabidopsis Stock Centre (Notinhama Arabidopsinventara Centro – NASC) dum en Nordameriko la ĝermplasmaj servoj estas reprezentataj de la Arabidopsis Biological Resource Center (Biologia Arabidopsresursa Centro - ABRC), situanta ĉe la Ohia Ŝtata Universitato. La ordiga sistemo por ABRC estis inkludata en la TAIR-datumaro en junio 2001 dum NASC ĉiam (ekde 1991) estis gastiganta sian propran ordigan sistemon kaj genomo-retlegilon.

A. thaliana en partaj in vitro cirkonstancoj

[redakti | redakti fonton]

Freŝdate, arabidopsaj histoj estis kultivataj en mikrofluidaj aparatoj. Mikrosistemaj aparatoj montras sin promesaj por estonta esploro pri kompreno de la mekanismo de la arabidopsa seksa reproduktado [3].

Listo de specioj kaj subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Arabidopsis halleri.
  • Arabidopsis arenicola (Richardson ex Hook.) Al-Shehbaz, Elven, D.F. Murray & S.I. Warwick
Disvastiĝo: Grenlando, Labradoro, Nunavuto, Kebekio, Ontario, Manitobo, Saskaĉevano
  • Arabidopsis arenosa (L.) Lawalrée,
A. arenosa subsp. arenosa
Disvastiĝo: Eŭropo: indiĝena en Aŭstrujo, Belarusujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Bulgarujo, Kroatujo, Ĉeĥujo, Nordorienta Francujo, Germanujo, Hungarujo, Norda Italujo, Latvujo, Litovujo, Makedonujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Slovenujo, Svisujo, Ukrainujo; naturalizita en Belgujo, Danujo, Estonujo, Suomujo, Nederlando, Norvegujo, Rusujo kaj Okcidenta Siberio, kaj Svedujo; ne ĉeestanta en Albanujo, Grekujo, Centra kaj Suda Italujo, kaj Turkujo.
A. arenosa subsp. borbasii
Disvastiĝo: Orienta Belgujo, Ĉeĥujo, Nordorienta Francujo, Germanujo, Hungarujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Svisujo, Ukrainujo. Pridube ĉeestante en Danujo.
  • Arabidopsis cebennensis (D.C.)
Disvastiĝo: Sudorienta Francujo.
  • Arabidopsis croatica (Schott)
Disvastiĝo: Bosnujo, Kroatujo.
  • Arabidopsis halleri (L.)
A. halleri subsp. halleri
Disvastiĝo: Aŭstrujo, Kroatujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Norda kaj Centra Italujo, Poluj, Romanujo, Slovakujo, Svisujo, kaj Suda Ukrainujo. Verŝajne enmetita en Norda Francujo kaj formortinta en Belgujo.
A. halleri subsp. ovirensis (Wulfen)
Disvastiĝo: Albanujo, Aŭstrujo, Nordorienta Italujo, Romanujo, Slovakujo, Slovenujo, Sudokcidenta Ukrainujo.
A. halleri subsp. gemmifera (Matsumura)
Disvastiĝo: Rusa Fora Oriento, nordorienta Ĉinujo, Koreujo, Japanujo, kaj Tajvano.
  • Arabidopsis lyrata (L.) O'Kane & Al-Shehbaz
A. lyrata subsp. lyrata
Disvastiĝo: Nordorienta Eŭropa Rusujo, Alasko, Kanado (Ontario okcidenten en Brita Kolumbio), kaj Sudorienta kaj Centra Usono (Vermonto suden en Norda Georgio kaj Misisipio norden en Misurio kaj Minesoto).
A. lyrata subsp. petraea (Linnaeus) O'Kane & Al-Shehbaz
Disvastiĝo: Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Anglujo, Germanujo, Hungarujo, Islando, Irlando, Norda Italujo, Norvegujo, Rusujo (Nordokcidenta Rusujo, Siberio kaj Fora Oriento), Skotujo, Svedujo, Ukrainujo, boreala Nordameriko (Alasko kaj Jukonio). Ŝajne formortinta en Polujo.
A. lyrata subsp. kamchatica (Fischer ex D.C.) O'Kane & Al-Shehbaz
Disvastiĝo: boreala Alasko, Canada (Jukonio, Mackenzie-Distrikto, Brita Kolumbio, Norda Saskaĉvano), Aleŭtoj, orienta Siberio, Rusa Fora Oriento, Koreujo, Norda Ĉinujo, Japanujo, kaj Tajvano.
  • Arabidopsis neglecta (Schultes)
Disvastiĝo: Karpatoj (Polujo, Rumanujo, Slovakujo, kaj najbara Ukrainujo).
  • Arabidopsis pedemontana (Boiss.)
Disvastiĝo: Nordokcidenta Italujo kaj supozite formortinta, en najbara Sudokcidenta Svisujo.
  • Arabidopsis suecica (Fries) Norrlin, Meddel.
Disvastiĝo: Skandinavujo kaj Suomujo, kaj Baltio.
  • Arabidopsis thaliana (L.) Heynh.
Disvastiĝo: indiĝena en preskaŭ tuta Eŭropo ĝis centra Azio, nuntempe naturalizita tutmonde.

Citogenetiko

[redakti | redakti fonton]

Citogenetika analizo montris ke la haploida kromosomnombro (n) estas variebla kaj povas esti 5, 8 kaj 13.

  • A. thaliana estas n=5 kaj la DNA-vicrivelado de tiu specio estis kompletigata en 2001.
  • A. suecica estas n=13 (5+8) kaj estas poliploida specio obtenata per hibridigo inter A. thaliana kaj diploida A. arenosa.
  • A. neglecta is n=8, kiaj estas la variaj subspecioj de A. halleri.

Variaj subspecioj de A. lyrata kaj A. arenosa povas esti aŭ 2n (diploidaj) aŭ 4n (tetraploidaj).

Ĝis la jaro 2005, A. cebennensis, A. croatica kaj A. pedemontana ne estis citologie esplorataj.

Reklasifikitaj specioj

[redakti | redakti fonton]

Jenaj specioj antaŭe konsiderataj kiel arabidopsoj nuntempe ne plu apartenas al tiu genro.

  • A. bactriana = Dielsiocharis bactriana
  • A. brevicaulis = Crucihimalaya himalaica
  • A. bursifolia = Beringia bursifolia
  • A. campestris = Crucihimalaya wallichii
  • A. dentata = Murbeckiella pinnatifida
  • A. drassiana =
  • A. erysimoides = Erysimum hedgeanum
  • A. eseptata = Olimarabidopsis umbrosa
  • A. gamosepala = Neotorularia gamosepala
  • A. glauca = Thellungiella salsuginea
  • A. griffithiana = Olimarabidopsis pumila
  • A. himalaica = Crucihimalaya himalaica
  • A. huetii = Murbeckiella huetii
  • A. kneuckeri = Crucihimalaya kneuckeri
  • A. korshinskyi = Olimarabidopsis cabulica
  • A. lasiocarpa = Crucihimalaya lasiocarpa
  • A. minutiflora = Ianhedgea minutiflora
  • A. mollis = Beringia bursifolia
  • A. mollissima = Crucihimalaya mollissima
  • A. monachorum = Crucihimalaya lasiocarpa
  • A. mongolica = Crucihimalaya mongolica
  • A. multicaulis = Arabis tibetica
  • A. novae-anglicae = Neotorularia humilis
  • A. nuda = Drabopsis nuda
  • A. ovczinnikovii = Crucihimalaya mollissima
  • A. parvula = Thellungiella parvula
  • A. pinnatifida = Murbeckiella pinnatifida
  • A. pumila = Olimarabidopsis pumila
  • A. qiranica = Sisymbriopsis mollipila
  • A. richardsonii = Neotorularia humilis
  • A. russeliana = Crucihimalaya wallichii
  • A. salsugineum = Eutrema salsugineum
  • A. sarbalica = Crucihimalaya wallichii
  • A. schimperi = Robeschia schimperi
  • A. stenocarpa = Beringia bursifolia
  • A. stewartiana = Olimarabidopsis pumila
  • A. stricta = Crucihimalaya stricta
  • A. taraxacifolia = Crucihimalaya wallichii
  • A. tenuisiliqua = Arabis tenuisiliqua
  • A. tibetica = Crucihimalaya himalaica
  • A. tibetica = Arabis tibetica
  • A. toxophylla = Pseudoarabidopsis toxophylla
  • A. trichocarpa = Neotorularia humilis
  • A. trichopoda = Beringia bursifolia
  • A. tschuktschorum = Beringia bursifolia
  • A. tuemurnica = Neotorularia humilis
  • A. verna = Drabopsis nuda
  • A. virgata = Beringia bursifolia
  • A. wallichii = Crucihimalaya wallichii
  • A. yadungensis =

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 103
  2. LPX First flight of Lunar plant growth experiment Arkivigite je 2014-03-29 per la retarkivo Wayback Machine NASA Ames Research Center, 2013-05-17.
  3. angle AK Yetisen, L Jiang, J R Cooper, Y Qin, R Palanivelu and Y Zohar (May 2011). “A microsystem-based assay for studying pollen tube guidance in plant reproduction.”, J. Micromech. Microeng. 25. 

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • angle O'Kane Jr, S. L., & Al-Shehbaz, I. A. 1997 : A synopsis of Arabidopsis (Brassicaceae): Novon 7: 323–327.
  • angle Al-Shehbaz, I. A., O'Kane, Steve L. 2002 : Taxonomy and Phylogeny of Arabidopsis (Brassicaceae). The Arabidopsis Book: 1-22.
  • angle Martin et al. 2002 : Evolutionary analysis of Arabidopsis, cyanobacterial, and chloroplast genomes reveals plastid phylogeny and thousands of cyanobacterial genes in the nucleus. online version
  • angle O'Kane Jr, S. L., & Al-Shehbaz, I. A. 2003 : Phylogenetic position and generic limits of Arabidopsis (Brassicaceae) based on sequences of nuclear ribosomal DNA: Annals of the Missouri Botanical Garden 90 (4): 603-612