Alberto la 6-a (Aŭstrio)
Alberto la 6-a | ||
---|---|---|
Duko de Aŭstrio | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-a de decembro 1418 en Vieno, Aŭstrio | |
Morto | 2-a de decembro 1463 en Vieno, Aŭstrio | |
Mortis per | Pesto vd | |
Tombo | Stefana Katedralo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Frajburgo | |
Familio | ||
Dinastio | Habsburgoj vd | |
Patro | Ernesto, Duko de Aŭstrio vd | |
Patrino | Cimburga de Mazovio vd | |
Gefratoj | Frederiko la 3-a, Katerino de Aŭstrio kaj Margareto de Aŭstrio vd | |
Edz(in)o | Mechthild of the Palatinate (en) (1452 (Gregoria)–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alberto la 6-a de Aŭstrio, germane Albrecht VI. von Österreich, ankaŭ konata kiel Alberto la bonfaranto aŭ la malŝparema, Duko de Aŭstrio kaj kunfondinto de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo[1], frato de Frederiko la 3-a (1415-1493), apartenanta al la Domo de la Habsburgoj, li estas la unua oficiale porti la titolon kiel ĉefdukon de Aŭstrio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Ernesto, La Fero, Duko de Interna Aŭstrio (1377-1424) kaj ties edzino Cimbarka de Mazovio (1394-1429). Post la morto de siaj gepatroj, en 1424 li kaj lia frato restis sub la kuratoreco de ilia onklo, Frederiko la 4-a de la Poŝoj Malplenaj, Duko de Aŭstrio (1382-1439), kiu regis super Antaŭa Aŭstrio kaj la Graflando de Tirolo.
Kiam li fariĝis plenaĝa, en 1436, Alberto, kvankam li estis juna heredanto de la Interna Aŭstrio[2] dum longatempo li ne povis aktivi kiel reganto pro disputo en siaj rilatoj kun lia plej maljuna frato Frederiko (Frederiko la 5-a kiel arkiduko). Kiam, en 1439, ambaŭ duko Frederiko la 4-a de Antaŭa Aŭstrio kaj Alberto la 2-a (1397-1439) el Germanio mortis, la arkiduko Frederiko prenis sur sin la kuratorecon de siaj malpli aĝaj fratoj Sigismondo, Duko de Aŭstrio (1427-1496) kaj Ladislao la 1-a (1440-1457), kaj kiel patriarko de la Habsburgoj, heredanto de la Interna Aŭstrio kaj regento de Antaŭa Aŭstrio, Tirolo kaj la Duklando de Aŭstrio, tiam li regis sur ĉiuj heredteritorioj de la dinastio. Pro tio, Alberto ekdiskutis kun sia frato kaj en 1446 li pretendis al si la landojn de la Antaŭa Aŭstrio.
La konflikto inter la fratoj ekprenis pli grandan dimension kiam la duko Ladislao la postmorta de Aŭstrio mortis seninfane en 1457, kaj Frederiko, la roma imperiestro ekde 1452, ankaŭ ekprenis la teritoriojn de la mortinto. Alberto ribeliĝis kaj en 1458, li okupis la okcidentan parton de la aŭstra duklando supre de la rivero Enns (poste konata kiel Alta Aŭstrio), kiun li regis ĉe Linz kiel aparta kaj tre eta princlando, lia porcio en la habsburgaj havaĵoj. Post plenumi sieĝon al Frederiko en la Hofburga Vieno, li ankaŭ ekregis la regnon de Aŭstrio malsupre de la rivero Enns (nune Malalta Aŭstrio) en 1462. Tamen, en 1462, Alberto mortis seninfane en la sekvanta jaro kaj ĉiuj liajn landoj ree apartenis al sia plej maljuna frato.
En 1452, Alberto edziĝis al Matilda de la Palatinato (1419-1482), filino de Ludoviko la 3-a (1378-1436). Alberto kaj Matilda estas konsiderataj la gefondintoj de la Universitato de Frajburgo, en 1457.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Neue Deutsche Biographie
- Wien Geschichte Wiki Arkivigite je 2015-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Die Welt der Habsburger
- The peerage
- CERL Thesaurus
- aeiou Enciclopedia
- Rodovid
- A History of the Habsburg Empire 1273-1700, Jean Berenger
- Monarchs of the Renaissance: The Lives and Reigns of 42 European Kings and ..., Philip J. Potter
- Philip the Good: The Apogee of Burgundy, Volume 3, Richard Vaughan
- The history of the Western empire, from its restoration by Charlemagne to ..., Robert Buckley Comyn (sir.)
- Nicholas of Cusa – A Companion to his Life and his Times, Morimichi Watanabe
- Universal Historical Dictionary: Or, Explanation of the Names of ..., Volume 1, George Crabb
- The Holy Wars of King Wladislas and Sultan Murad: The Ottoman-Christian ..., John Jefferson
- The Modern Part of an Universal History: From the Earliest Account of Time ...
- German Histories in the Age of Reformations, 1400-1650, Thomas A. Brady
- Outlines of Medieval History, C. W. Previté-Orton
- Europe (c.1400-1458), Pope Pius II
- The Harleian miscellany; or, A collection of ... pamphlets and tracts ... in ..., Harleian miscellany
- The modern part of An universal history, from the earliest ..., Volume 26
- The Biographical Dictionary of the Society for the ..., Volume 1, Part 2, Society for the Diffusion of Useful Knowledge (Great Britain)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ International Dictionary of University Histories, Mary Elizabeth Devine, Carol Summerfield
- ↑ Interna Aŭstrio konsistas el la imperiaj duklandoj de Stirio, Karintio kaj Karniolo.