Ursulo de Kolonjo
Sankta | ||
Ursulo de Kolonjo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-a jarcento en Kornvalo | |
Morto | 385 en Kolonjo | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Tombo | Hospitalo de Sankta Johano Katedralo de la Ĉielenpreno de Madono vd | |
Lingvoj | kornvala • bretona • latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno Dumnonia vd | |
Familio | ||
Patro | Dionotus (en) vd | |
Edz(in)o | Conan Meriadoc (en) vd | |
Infanoj | Gadeon (en) vd | |
Profesio | ||
Aktiva dum | 4-a jarcento–4-a jarcento vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 21-a de oktobro | |
Atributoj | sago | |
Patroneco | virgulinoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Ursulo de Kolonjo, patronino de la virgulinoj, laŭlegende estis kristana bretonia princino de la 4-a jarcento, kiun volis edzinigi nekristana princo el Anglio (eble el la kelta regno Dumnonia en Kornvalo). Ŝia signo estas la sago, ŝia memortago la 21-a de oktobro. Plej konata bildo pri ŝia martiro estis pentrita de Vittore Carpaccio (Akademio de Venecio).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dezirate fare de nekristana princo de Anglio ŝi petis kaj ricevis tri jarojn da pripensotempo. Dume ŝi pilgrimis kun laŭlegende 11 000 virgulinoj, ĉiukaze en granda pilgrima grupo, boate per la Manika markolo kaj la Rejno tra Kolonjo al Bazelo kaj poste piede ĝis Romo. Revenante ili estis atakitaj fare de armeo de Hunoj proksime de Kolonjo.
Klarigo pri la legendo
[redakti | redakti fonton]Verŝajne tiu ĉi legendo devenis el enskribaĵo ĉe la Kirko Sankta Ursulo en Kolonjo pri martira morto de virgulinoj el la 4-a jarcento. Tiu ĉi preĝejo estis iama konvento (ĝis 1802). Ekde 1155 skeletoj amase - inter ili ankaŭ viraj - estis elfositaj sur la kampo Ager Ursulanus. Paralele estis notita revelacio privata de la abatino Elisabeth von Schönau; ambaŭ aferoj intermiksiĝis kreonte legendon mirindan.
Memorigo
[redakti | redakti fonton]En la nuntempa geografio, aparte la virgulinaj insuloj, dividitaj inter Portoriko, Usono kaj Britio, en la Kariba Maro memorigas pri la virgulina pilgrima grupo de la princino Ursula.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, S. 967, kio legeblas interrete tie ĉi.