Perim
Perim | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Akvejo | Ruĝa maro | ||||
Supermara alteco | 28 m [+] | ||||
Koordinatoj | 12° 40′ N, 43° 25′ O (mapo)12.65972222222243.420833333333Koordinatoj: 12° 40′ N, 43° 25′ O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 65 m | ||||
Longo | 5,63 km (3 mi) | ||||
Larĝo | 2,85 km (2 mi) | ||||
Akvokolektejo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 221 [+] (2004) | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
Perim | |||||
Vikimedia Komunejo: Perim Island [+] | |||||
Perim, Barim aŭ Perimo (arabe بريم Barīm) estas vulkana insulo sen dolĉakvaj fontoj en la marvojo Bab al-Mandab ĉe la suda fino de la Ruĝa maro antaŭ la sudokcidenta bordo de Jemeno. La insulo grandas 13 km² kaj altas ĝis 65 m. La vegetaĵo estas sporada. La insula teritorio apartenas al Jemeno kaj estas parto de ties provinco Hadramaut.
La vulkano erupciis plurfoje en la geologia antaŭhistorio kaj tiel tranĉis la Ruĝan Maron de la Hinda Oceano.
La inselo havas naturan havenon ĉe la sudokcidenta flanko. La insulo kuŝas en strategie grava loko, sed la manko de freŝakvo estis ĉciam baraĵo por daŭra setliĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La insulon vizitis en 1513 portugaloj, kiujn la osmana imperio baldaŭ forbalais el la regiono. Francio okupis la insulojn en 1738, aĉetis ĝin en 1799 la Brita Orient-Hindia Asocio por apogi planitan invadon de Egiptio. La insulon aneksis en 1857 Anglio kaj aldonis al Kolonio de Adeno kaj instalis sur ĝi lumturon. Ekde 1869, la insulo servis kiel karborezerva stacio por ŝipoj, kiuj uzis la Suezan kanalon. La turkoj trupoj provis okupi ĝin dum la unua mondmilito en 1916, sed sensukcese. LA brita regado finiĝis nur la 30-an de novembro 1967, kiam la Popola respubliko de Jemeno iĝis memstara.
Nuntempe oni planas pontojn en la proksimo de la insulo aŭ tra la insulo. La planita 28 km longa insulo interligus Ĝibution kun Jemeno.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Times, Londono, 1799, 1857, 1858, 1963