El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Almodóvar
Oskar-premiito
Persona informo
Pedro Almodóvar
Naskonomo
Pedro Almodóvar Caballero
Naskiĝo
25-an de septembro 1949 (1949-09-25 ) (75-jaraĝa) en Calzada de Calatrava , Hispanio
Religio
budhismo vd
Lingvoj
hispana vd
Loĝloko
Madrido • Cáceres vd
Ŝtataneco
Hispanio vd
Familio
Gefratoj
Agustín Almodóvar vd
Profesio
Okupo
filmreĝisoro kantisto reĝisoro scenaristo aktoro filmproduktoro verkisto vd
Aktiva dum
1974– vd
Verkado
Verkoj
Hable con ella ❦La ley del deseo ❦Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón ❦Entre tinieblas ❦¡Átame! ❦Tacones lejanos ❦La flor de mi secreto ❦Todo sobre mi madre ❦Volver ❦Dolor y gloria vd
Honorigoj
Honorigoj
(2018) Adopted Son of Madrid (en) (2013) Premio de Eŭropa Filma Akademio pro Atingo en Monda Kino (2012) honorary doctor of Paris 8 University (en) (2009) honora doktoro de Universitato Harvard (2006) Premio Princo de Asturio de la Artoj (2006) Best Screenplay Award (Cannes Film Festival) (en) , kialo de la premio Volver (2006) Eŭropa Filmopremio – Popola Elekto por la Plej Bona Eŭropa Filmo , kialo de la premio Volver (2006) Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro , kialo de la premio Volver (2006) Goya Award for Best Director (en) , kialo de la premio Volver (2002) Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro , kialo de la premio Hable con ella (2002) Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro , kialo de la premio Hable con ella (2002) Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo , kialo de la premio Hable con ella (2002) Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo , kialo de la premio Hable con ella (2002) Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro , kialo de la premio Hable con ella (1999) Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro , kialo de la premio Todo sobre mi madre (1999) Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo , kialo de la premio Todo sobre mi madre (1999) Honora Premio César (1999) Cannes Best Director Award (en) , kialo de la premio Todo sobre mi madre (1999) Goya Award for Best Director (en) , kialo de la premio Todo sobre mi madre (1988) Young European Film of the Year (en) , kialo de la premio Mujeres al borde de un ataque de nervios (1988) Goya Award for Best Original Screenplay (en) , kialo de la premio Mujeres al borde de un ataque de nervios (1987) Teddy Award (en) , kialo de la premio La ley del deseo Fellow of the American Academy of Arts and Sciences (en) BAFTA Award for Best Direction (en) vd
vd
Fonto: Vikidatumoj
Pedro ALMODÓVAR Caballero (naskiĝis je la 24-an de septembro , 1949 en Calzada de Calatrava , Ciudad Real ) estas hispana reĝisoro kaj scenaristo .
Li estas la plej internacie konata reĝisoro el Hispanio post Luis Buñuel , kaj ricevis multnombrajn premiojn kaj rekonojn.
Krom sia aktiveco kiel reĝisoro, Pedro Almodóvar estas unu de la plej gravaj hispanaj kinproduktoroj: la kompanio El Deseo, fondita en 1985 kun lia frato Agustín, produktoris krom liajn proprajn filmojn, aliajn de reĝisoroj kiel Álex de la Iglesia , Guillermo del Toro kaj Isabel Coixet .
Li ricevis la Premion Princo de Asturio por la Artoj en 2006. Li estas kavaliro de la Honora legio de Francio de 1997. En 2017 li estis la prezidanto de la ĵurio de la Festivalo de Cannes .
2021: Madres paralelas (Paralelaj patrinoj )
2019: Dolor y gloria (Doloro kaj gloro )
2016: Julieta
2013: Los amantes pasajeros (La pasemaj geamantoj )
2011: La piel que habito (La haŭto kiun mi loĝas )
2009: Los abrazos rotos (La rompitaj brakumoj )
2006: Volver (Reveni )
2004: La mala educación (La malbona edukado )
2002: Hable con ella (Alparolu ŝin )
1999: Todo sobre mi madre (Ĉio pri mia patrino )
1997: Carne trémula (Svinga karno )
1995: La flor de mi secreto (La floro de mia sekreto )
1993: Kika
1991: Tacones lejanos (Malproksimaj kalkanumoj )
1990: ¡Átame! (Ligu min! )
1988: Mujeres al borde de un ataque de nervios (Virinoj rande de nervatako )
1986: Matador (Matadoro )
1986: La ley del deseo (La leĝo de la deziro )
1984: ¿Qué he hecho yo para merecer esto? (Kion mi faris por meriti tion ĉi? )
1983: Entre tinieblas (Inter tenebroj )
1982: Laberinto de pasiones (Labirinto de pasioj )
1980: Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (Pepinjo, Luci, Bom kaj aliaj kvartalaninoj )
Almodóvar ricevis multnombrajn premiojn, inter kiuj:
Goja-premiojn :
1988 - Plej bona filmo kaj plej bona scenaro pro Mujeres al borde de un ataque de nervios
1999 - Plej bona filmo kaj plej bona reĝisoro pro Todo sobre mi madre
2006 - Plej bona filmo kaj plej bona reĝisoro pro Volver
Pedro Almodóvar (maldekstre) kun Penélope Cruz .
Du Oskar-premiojn :
1999 - Plej bona neanglalingva filmo por Todo sobre mi madre
2003 - Plej bona scenario por Hable con ella
Du Oraj Globoj al plej bona neanglalingva filmo:
Festivalo de Cannes
1999 - Plej bona reĝisoro kaj speciala premio de la ĵurio por Todo sobre mi madre
2006 - Plej bona scenaro pro Volver