Badalingo
Badalingo | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Areo | 573,59 m² | ||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Badaling | ||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 21′ 15″ N, 116° 0′ 25″ O (mapo)40.354166666667116.00694444444Koordinatoj: 40° 21′ 15″ N, 116° 0′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | The Great Wall (en) vd | ||
Retejo | http://www.badaling.cn/ | ||
Badalingo (simpligita ĉina skribo 八达岭; tradicia ĉina skribo 八達嶺; pinjino Bādálǐng) estas la unua malfermita al turistoj kaj plej vizitata parto de la Granda Ĉina Muro (Ĉinio). Ĝi troviĝas 80 km norde de Pekino[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis konstruita en 1504–1505, dum regado de la dinastio Ming por protekti montopasejon Juyongguan kaj gardi sudan aliron al Pekino. La muro pasas ĉi tie sur alteco ĉirkaŭ 1 000 metrojn super marnivelo. En 1957 ĝi estis malfermita al turistoj. En 1972 laŭ ĝiaj padoj promenis la usona prezidanto Richard Nixon dum sia mejloŝtona vizito. Lin sekvis Margaret Thatcher, Ronald Reagan, Miĥail Gorbaĉov kaj pluraj aliaj ŝtatestroj[1].
Karakterizoj
[redakti | redakti fonton]Averaĝa alteco de la muro ĉe Badalingo estas 7,8 metrojn kaj larĝeco 6 metrojn, kio ebligas samtempan rajdadon de kvin ĉevaloj aŭ marŝadon de dek soldatoj. La parto estas longa je 12 km kaj havas 43 turojn. Nur 3,74 km kaj 19 turoj estas restaŭritaj kaj viziteblaj[1].
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter vidindaĵoj rimarkindas la monumento al skigardsitoj de la dinastio Ming, starigita laŭvoje al la muro[1].
Servoj
[redakti | redakti fonton]Inter aliaj servoj haveblas bazareto ĉe bushaltejo, kie eblas aĉeti suvenirojn kaj aĉeti aŭ lui varmajn vestojn. Malantaŭ la muro troviĝas kelkaj kafejoj kaj fotejo, kie eblas fari tujan foton kaj presi memorpaperon, konfirmantan viziton al la loko[1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2018-10-06) La Granda Ĉina Muro: impresa lacigejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2018-10-06. (raporto pri la vizito en 2018)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-10-06) La Granda Ĉina Muro: impresa lacigejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2018-10-06.