Regento
Aspekto
Regento estas provizora regnestro (reganto) en monarĥioj, kiu regas dum neplenaĝo, foresto aŭ grava (korpa aŭ psiĥa) malsano de la reĝo. Li/ŝi estas ofte strikta parenco de la reganto (aŭ regunto).
Se la regnestro mortas kaj postlasas gravedan vidvinon, oni ankaŭ tiam nomumas regenton.
Historiaj ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- 1643–1651: Francio, Anna de Aŭstrio por Ludoviko la 14-a (Francio) (ŝia ne-plenaĝa filo)
- 1715–1723: Francio, Filipo la 2-a de Orleano anstataŭ Ludoviko la 15-a (kuzoj) Vidu artikolon Regenteco (1715-1723).
- 1811–1820: Britio, Georgo la 4-a anstataŭ Georgo la 3-a (lia mense malsana patro)
- 1886–1912: Bavario, Luitpold de Bavario anstataŭ Otto (lia mense malsana nevo)
- 1908–1911: Ĉinio. Princo Ĉun anstataŭ Pu Yi (lia ne-plenaĝa filo)
- 1919–1921: Hungario, Miklós Horthy anstataŭ Karolo la 1-a (Karolo la 4-a de Aŭstrio-Hungario)
- 1939–1953: Irako, 'Abd al-Ilah dum ne-plenaĝo de Fajsal la 2-a
- 1944–1950: Belgio, Princo Karolo de Belgio anstataŭ Leopoldo la 3-a (fratoj)