Moruso
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Morus (birdo). |
Moruso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra moruso, Morus nigra
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Moruso (Morus) estas genro de falfoliaj, monoikaj, laktosukohavaj arboj kaj trunkarbustoj kun plurformaj, dentaj kaj ofte lobaj folioj, kun malgrandaj floroj kaj kun fruktoj (kunmetaj ŝajndrupoj) aspektantaj kiel pli-malpli longformaj framboj; ĉirkaŭ 12 specioj el Azio kaj Nordameriko, pluraj kultivataj interalie por ornamo, el kiuj kvar havas manĝeblajn fruktojn:
- suda moruso Morus australis (ankaŭ: aŭstrala moruso)[1]
- blanka moruso Morus alba
- nigra moruso Morus nigra
- ruĝa moruso Morus rubra
Pli precize, oni povas uzi la vorton "morusarbo" (aŭ "morusujo") por nomi la arbon kaj la vorton "morusbero" por nomi la frukton.[2] Laŭ Reta Vortaro "moruso" estas nur la frukto.[3]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Junaj morusarboj kreskas rapide, sed la pli maljunaj plantoj kreskas malrapide, kaj preskaŭ neniam superas 10-15 m altaj. La frukto estas obla frukto, 2-3 cm longa, ruĝa al malhela purpura kiam matura. Ĝi estas manĝebla, dolĉa kaj ĉe kelkaj specioj bongusta. La folioj de la morusarbo estas ekonomike gravaj, ĉar ĝi estas la sola manĝaĵo por la silkraŭpo, el kies kokonoj silko estas farita.
- Morus alba (Blanka moruso, orienta Azio)
- Morus australis (Suda moruso, sudorienta Azio)
- Morus mesozygia (Afrika moruso, suda kaj centra Afriko)
- Morus microphylla (Teksasa moruso, sudcentra Nord-Ameriko, Teksaso, Meksiko)
- Morus nigra (Nigra moruso, sudokcidenta Azio)
- Morus rubra (Ruĝa moruso, orienta Nord-Ameriko)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomo aŭstrala moruso estas en PIV. Tamen tiu nomo havas plurajn problemojn: ne nur la radiko "aŭstral-" ne estas oficiala kaj mankas en pluraj vortaroj, sed eĉ en PIV "aŭstrala" signifas "rilata al la S hemisfero", kio ne taŭgas al la suda moruso, kreskanta en suda Azio, ne en la suda duonglobo.
- ↑ "moruso" en enreta PIV.
- ↑ "moruso" en Reta Vortaro.