Saltu al enhavo

Deviga edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deviga edukado, deviga studsistemodeviga eduksistemo estas nomoj ricevataj de la diversaj cikloj de la eduksistemo, instruado aŭ studoj kiuj devige devas trairi infano aŭ junulo; kaj kies studobjektaro, daŭro, celoj, enhavo, proceduroj kaj metodologio, varias depende de la eduksistemo de ĉiu lando kaj epoko.

Tiu etapo en la edukado de knaboj plej ofte estas aplikata al studentoj inter ĉirkaŭ 6 ĝis 14 aŭ 16 jaroj.

En la majoritato de landoj evoluintaj (kaj en multaj evoluantaj) ekzistas la deviga edukado. Finlando, Danio, Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio kaj Usono, anstataŭ deviga enlernejigo, establas la devigon eduki la filojn, permesante formojn alternativajn al la enlernejigo, kiel ekzemple la hejma instruado.

La deviga edukado en plej landoj estas normala maniero plenumi la universalan rajton al edukado. La oficalaj instancoj de la ŝtato disvolvigas la ĝeneralan kaj partikularan regularojn de la deviga eduksistemo kaj devas financi ĝin per la koncerna buĝeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]