Saltu al enhavo

Tufgrebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tufgrebo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps cristatus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Podiceps cristatus

La Tufgrebo (kelkfoje Kresta grebo) (Podiceps cristatus)[1] estas la plej granda (longeco 44–51 cm, enverguro 85–90 cm) el ĉiuj greboj, tio estas akvobirdo el la ordo de Podicipoformaj kaj familio de Podicipedoj. Ĝi estas tre konata membro de la nomiga genro Podiceps, kaj facile rekonebla por duobla plumotufo de reproduktuloj, kio estas tialo ankaŭ por la latina scienca nomo cristatus, kio aludas al kresto.

Tufgrebo
Detalo de la kapo de reproduktulo
Kapo de juna tufgrebo kun karaktera strieco

La Tufgrebo estas la plej granda membro de la greba familio troviĝanta en la Malnova Mondo, sed estas iome pli grandaj specioj en Ameriko. Ii estas 46–51 cm longaj kun enverguro de 59–73 cm kaj pezo de 0.9 al 1.5 kg.[2][3] Ĝi estas elstara naĝanto kaj plonĝanto, kaj persekutas siajn fiŝajn predojn subakve. Ne estas seksa duformismo.

Temas pri specio facile rekonebla, ĉefe ĉe la somera reproduktulo, pro ĝia nigra duobla tufo kvazaŭ du kornoj sur krono, ĝia ruĝecbruna rimarkinda kolumo (kun nigra fina duono pendanta) kaj ĝia tre longa kaj pinta beko. Kaj la tufkrestoj kaj la kolumo estas komponataj de erekteblaj plumoj, kio utilas por pariĝadaj ceremonioj. La longa kolo (malantaŭe iom grizeca) kaj subaj partoj estas blankaj, dum la dorso estas grizeca. Somere la masklo portas sian plej buntajn kolorojn; vintre malaperas la ruĝbruna kolumo kaj la tufkresto restas nur kiel nigra krono. Ambaŭsezone estas nigra strio el la beko tra la okulo. La iriso estas ruĝeca. Vintre estas unu el la plej blankaj el la greboj, kun blanko superokula (male al aliaj eŭropaj greboj), kaj rozkoloreca beko. Ĝi estas la plej granda el la eŭropaj greboj. La kruroj estas lobecaj, kiel ĉe ĉiuj aliaj greboj, kaj ne membranecaj.

Vintre ĝi povas esti konfuzata kun la Grizvanga grebo, sed tiu havas pli malhelajn vizaĝon kaj kolon. Dumfluge la Tufgrebo aspektas pli korpolongeca kaj pli kollongeca, kun pli kurba kolo, dum la Grizvanga aspektas pli fortika, kun pli mallonga, dika kaj malhela kolo, kiun ĝi mallevas, kio havigas aspekton ĝibecan, dum la Tufgrebo aspektas pli svelta. En la flugiloj la Grizvanga montras larĝan nigrecan bendon el flugilpinto al flugilpinto, dum la Tufgrebo havas ne tiom malhelajn flugilpintojn kaj ĉefe ambaŭflanke de la dorso estas akzela blanka areo kiu interrompas la nigran bendareon kaj ligiĝas al la blankaj duarangaj flugoplumoj.[4]

La junuloj estas distingaj ĉar ties kapoj estas striecaj blankanigre. Ili perdas tiujn markojn kiam ili iĝas plenkreskuloj.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Natura arealo:
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • La Tufgrebo vivas en Eŭropo kaj Azio, kaj migras en suda Afriko kaj Aŭstralio. La birdoj de okcidenta Eŭropo kaj Novzelando ne migras. Ili reproduktiĝas en vegetaĵaraj areoj de nesalakvaj lagoj. La nomiga subspecio P. c. cristatus troviĝas tra Eŭropo (Irlando, Britio, norda Eŭropo, suda Skandinavio, Baltio, kaj Orienta Eŭropo) kaj Azio (Centra Azio, al suda Siberio kaj norda Ĉinio). Ĝi estas nemigranta en plej milda okcidento de sia teritorio (Iberio, norda Francio, Germanio) kaj disaj lokoj en Turkio, Afriko, kaj sudorienta Aŭstralio, sed migras el plej malvarmaj regionoj. Ili vintras en nesalakvaj lagoj kaj akvorezervejoj aŭ marbordoj (tuta Eŭropo, Turkio, suda Irako, Irano, norda Barato kaj sudorienta Ĉinio. La subspecio de Afriko P. c. infuscatus kaj tiu de Aŭstralazio P. c. australis estas ĉefe sedentaj.

    La Tufgrebo loĝas en somero ĉe lagoj, lagetoj, marĉoj, akvorezervejoj kaj pli rare trankvilaj riveroj. Ili preferas neprofundaj akvejoj ĉirkaŭataj de rando de laga vegetaĵaro. Vintre, la migrantoj troviĝas ĉe lagunoj kaj trankvilaj salakvaj akvejoj, ĉe estuaroj, golfetoj kaj ŝirmaj golfoj sed ankaŭ en maro proksime de marbordoj. Foje estas koncentroj kiuj grupigas milojn da individuoj, ekzemple ĉe IJsselmeer (Nederlando), ĉe svisaj lagoj (ĉefe la Lago de Neŭŝatelo) kaj ĉe la Nigra Maro[5]. Kelkaj estas foje observataj en homsetlejaj lokoj, kiaj urbaj parkoj aŭ plezuraj havenoj[6].

    La populacioj kaj nordaj kaj orientaj, kie akvo frostiĝas, estas migrantaj. Vintrumas pli sude aŭ okcidente, en regionoj plej proksimaj de la Atlantiko aŭ de la Mediteraneo. La flugo fariĝas nokte. La aŭtunaj eliroj laŭdate varias, laŭ la klimato de la regiono kaj la veterkondiĉoj; le printempaj revenoj okazas marte aŭ aprile[7]. Ili estas parte migrantoj.

    La Tufgrebo ne estas bona fluganto kaj necesas surakva kuro por ekflugi. Surtere eĉ plie malfacilas. Ili estas esence surakve, naĝe aŭ plonĝe. Ili flugas malalte, per rapida flugilfrapado, havante kaj kolon kaj krurojn etende kaj iom pendantaj. Dumfluge videblas granda blanka areo supre kaj malsupre de flugiloj, kaj klaran blankan spegulon[7][8]. Dumfluge, ili foje uzas siajn krurojn kiel direktilo[9].

    Reproduktado

    [redakti | redakti fonton]
    Junulo kun plenkreskulo
    Podiceps cristatus - MHNT

    La paroj ekformiĝas vintre. La nestumado povas komenci ekde januaro se la veterkondiĉoj ne estas tro akraj, sed plej ofte el aprilo al julio. La pariĝada parado de Tufgrebo estas tre rimarkinda kaj tre prilaborita brueca danco, unu birdo fronte al la alia, levas kaj skuas kapojn, erektigas plumojn de krestoj kaj vangoj, naĝas flanke unu de alia dum frotas siajn kolojn kaj laŭte krias, plonĝas, reaperas, alproksimiĝas unu al la alia havante vegetalerojn ĉebeke, leviĝas havante brustojn unu kontraŭ alia surakve, turnas la kapon de unu flanko al alia ktp.

    Tiu ceremonio povas plui eĉ dum la nestokonstruado. La paro konstruas el akvoplantoj, algoj kaj kaneroj flosantan neston ĉe la akvobordo kaj ne surtere ĉar la malantaŭa situo de ties kruroj malhelpas piediradon surteran. La ino demetas (unufoje jare) foje du, sed ankaŭ tri al kvin ovojn averaĝe, sed fakte 1 al 9, el majo al junio, kiuj estos kovataj dum kvin semajnoj. Dekomence la ovoj estas blnkaj sed bruniĝas kontakte kun la putriĝanta vegetaĵaro. La kovado pluas 27 al 29 tagojn, zorge de kaj la masklo kaj la ino laŭvice ĉiun trian horon[10]; kiam la ovoj estas foje lasataj solaj pormomente ili estas kovrataj de putriĝantaj vegetaleroj por pluhavi varmon.

    Post eloviĝo oni povas vidi ĉarman vidaĵon: la nidifugaj, lanugaj, striecaj buntaj idoj komencas promeni, trilante, kaj grimpante sur dorsoj de gepatroj. En idaro de du aŭ pliaj idoj, kaj maskla kaj ina patro identigas siajn 'preferaton', kaj zorgas, instruas kaj nutras nur tiun aŭ preskaŭ nur tiun. Kutime, la junaj greboj estas kapablaj naĝi kaj plonĝi preskaŭ tuj post eloviĝo. Ĉiukaze plenkreskuloj instruas tiujn kapablojn al siaj junaj idoj portante ilin surdorse kaj plonĝante, lasinte la idojn flosantaj surface; ili poste reaperas kelkajn metrojn for por ke la idoj povu naĝi al la patro. Ili iĝas sendependaj post 71 al 79 tagoj.

    Tiu birdospecio ekreproduktiĝas je aĝo de 2 jaroj[11] kaj povas vivi de 10 al 15 jarojn[8]. Sed la aktuala rekordo (2008) de longvivo, determinita per birdoringado, estas de individuo ringita en Rusio: 19 jaroj kaj 3 monatoj[12].

    Plenkreskulo havante du fiŝojn preta por nutri junulon en Skotlando

    Ili estas elstaraj plonĝantoj, kapablaj plonĝi ĝis 3 minutojn kaj ĝis 20 metrojn profunde, sed la kutima profundo estas plej ofte de 4 al 6 m. La Tufgrebo ĉefe manĝas malgrandajn fiŝojn (de 5 al 20 cm ĝenerale); ili konsumas de 150 al 200 g averaĝe ĉiutage, ĉefe ciprinedojn (plotoj, gobioj, alburnoj, ktp.) sed ties ĉefa predo estas la perko. Sed ankaŭ malgrandajn krustulojn (ĉefe markrabojn), insektojn, larvojn kaj malgrandajn ranojn. La idoj estas nutrataj per fiŝoj kaj plumoj, kiuj utilas por krei protektan mason fonde de la stomako kie la fiŝostoj estas haltigitaj por kaŭzi pli malrapidan digeston.

    Ĉar ĝi ne estas timema, oni facile vidas tufgrebon en ĉiuj lagoj kaj kvietaj akvoj, kie ĝi trovas fiŝetojn por sin nutri. Ĝi ĉasas subakve dum plonĝadoj, kiuj daŭras kutime ĉirkaŭ tri-dek sekundoj.

    Tiu specio estis ĉasata preskaŭ ĝis formorto en Britio en la 19a jarcento por siaj kapoplumoj, kiuj estis uzataj por ornami ĉapelojn kaj ornamaĵojn por sinjorinoj. La RSPB sukcesis protekti tiun specion, kiu estas denove komuna vidaĵo.

    La Tufgrebo kaj homo

    [redakti | redakti fonton]
    Paro da plenkreskuloj kun reprodukta plumaro

    Statuso kaj konservado

    [redakti | redakti fonton]

    Tiu eleganta birdospecio estis dumlonge ĉasata por ties plumoj, ĉefe tiuj de la brusto kaj de la kapo, kiuj estis uzataj inter aliaj kiel ĉapelornamoj. Post la fino de tiu ĉasado, la specio rekuperiĝis kaj ties tutmonda populacio estas nuntempe ĉirkaŭkalkulata je 530 000 al 1,7 milionoj da individuoj[13], kaj la eŭropa populacio je pli ol 300 000 paroj[14]. Pro tiu tialo, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasigas tiun specion ea la kategorio "Malplej Zorigiga".

    La AEWA faras tamen pli nuancitan ĉirkaŭkalkulon distingante la populaciojn: se la populacioj de Nordo kaj Nordokcidento de Eŭropo, la Nigra Maro kaj la Mediteraneo estas klasataj nur en kategorio C (populacioj kun pli ol 100,000 individuoj), la populacioj de la Kaspia Maro kaj sudokcidento de Azio estas klasitaj en A2 (populacioj minacataj kun proksimume inter 10 000 kaj 25 000 individuoj) kaj tiu de orienta kaj suda Afriko en A1c (populacioj tre minacitaj de malpli ol 10 000 individuoj)[15].

    Kvankam la specio ne estas en la listo de la minacitaj specioj en Eŭropo, tiu specio estas klasita en la anekso III[16] de la Konvencio de Berno ekde la 01/03/2002.

    Plenkreskulo

    La Eŭropa Vivmedia Agentejo konsideras tiun specion kiel sekurigita ekde 1994[17].

    La Tufgrebo profitas de totala protektado sur la franca teritorio ekde la ministeria dekreto de 17a de aprilo 1981 rilata al protektitaj birdospecioj sur la teritorio[18]. Tiele estas malpermesita detrui, kripli, kapti aŭ elporti ĝin, ĝenadi intence aŭ sennaturigi ĝin, aŭ detrui aŭ elporti la ovojn aŭ nestojn, kaj detrui, ŝanĝi aŭ degradi ties medion. Ĉu viva aŭ morta, estas malpermesita ankaŭ transporti, uzi, teni, vendi aŭ aĉeti ĝin.

    Nomo kaj sistematiko

    [redakti | redakti fonton]

    La termino grebo en la franca estas uzata ekde almenaŭ la 16a jarcento por aludi la membrojn de tiu birdofamilio[19]. La termino Podiceps estas formita de du grekaj vortoj, nome podekso, pugo kaj pes, piedoj, kruroj, alude al malantaŭa situo de la kruroj en la korpo. Pri cristatus, estas latina vorto signife kresto, aŭ tufkresto (kio havigas la nomon de Tufgrebo)[20].

    Estas 3 subspecioj de Tufgrebo[21] :

    Filatelio

    [redakti | redakti fonton]

    Nombraj landoj (almenaŭ 26) eldonis poŝtmarkojn kun bildoj de tiu birdospecio. Por vidi kelkajn el tiuj poŝtmarkoj, klaki tie[22].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Tufgrebo en vortaro.net
    2. Great crested grebe videos, photos and facts - Podiceps cristatus. ARKive. Arkivita el la originalo je 2012-08-23. Alirita 2012-06-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-23. Alirita 2013-06-17.
    3. Burnie D and Wilson DE (Eds.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0-7894-7764-5
    4. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝoj 66-67.
    5. BirdGuides 2006 Arkivigite je 2006-12-06 per la retarkivo Wayback Machine, GROMS 2006[rompita ligilo]
    6. Protection des oiseaux Arkivigite je 2008-11-10 per la retarkivo Wayback Machine kaj vidu sube foto de roterdama haveneto
    7. 7,0 7,1 Stastny (1989)
    8. 8,0 8,1 Hume, Lesaffre et Duquet (2004) : Oiseaux de France et d'Europe, Larousse, ISBN 2-03-560311-0
    9. oiseau.net 2006
    10. oiseau.net 2006, LPO 2006 Arkivigite je 2006-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
    11. Podiceps cristatus ĉe retejo AnAge
    12. Rekordo de longvivo de Podiceps cristatus ĉe retejo euring
    13. Wetlands international 2002
    14. Birdlife international 2006
    15. Podiceps cristatus ĉe la retejo de AEWA, 2002. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2013-06-20.
    16. La anekso III de la Konvencio de Berno grupigas specion de protektita faŭno
    17. Tucker G.M. kaj al. (1994) por la AEE
    18. Jura statuso de naturaj birdoj en Francio, Ligo por la protektado de birdoj
    19. Pierre Belon
    20. Cabard kaj Chauvet (2003)
    21. zoonomen, 2006, GROMS 2006[rompita ligilo]
    22. . La kompleta listo de tiuj poŝtmarkoj ĉe tiu paĝo, ĉe la paragrafo Podiceps cristatus

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
    • BirdLife International : populacio eŭropa de Tufgrebo Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF) angle
    • Pierre Belon, Portraicts d’oyseaux, animaux, serpens, herbes, arbres, hommes et femmes d’Arabie et d’Égypte observez par P. Belon du Mans, le tout enrichi de quatrains pour la plus facile cognoissance des Oyseaux et autres portraicts, plus y est adjousté la Carte du Mont Attos et du Mont Sinay pour l’intelligence de leur religion. G. Cavellat, Paris, 1557.
    • Cabard P. kaj Chauvet B. (2003) Étymologie des noms d'oiseaux. Belin. ISBN 2-7011-3783-7
    • Stastny (1989) Oiseaux aquatiques. Gründ, Paris. ISBN 2-7000-1816-8
    • Hume, Lesaffre G. kaj Duquet M. (2004) Oiseaux de France et d'Europe. Larousse, ISBN 2-03-560311-0
    • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaux, Paris, Gründ, octobre 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), p. 32
    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • Einhard Bezzel: Vögel. BLV Verlagsgesellschaft, München 1996, ISBN 3-405-14736-0
    • Jon Fjeldså: The Grebes. Oxford University Press, 2004, ISBN 0-19-850064-5
    • V. D. Il'ičev & V. E. Flint (Hrsg.): Handbuch der Vögel der Sowjetunion - Band 1: Erforschungsgeschichte, Gaviiformes, Podicipediformes, Procellariiformes. Aula Verlag, Wiesbaden 1985, ISBN 3-89104-414-3
    • Lars Jonsson: Die Vögel Europas und des Mittelmeerraumes - Kosmos-Naturführer, Franckh-Kosmos Stuttgart 1992/1999, ISBN 3-440-06357-7
    • André Konter: Grebes of our world, Lynx Edicions, Barcelona 2001, ISBN 84-87334-33-4
    • Günther Niethammer (Hrsg): Handbuch der Vögel Mitteleuropas - Band 1: Gaviformes - Phoenicopteriformes, bearbeitet von Kurt M. Bauer und Urs N. Glutz von Blotzheim, Akademische Verlagsgesellschaft, Wiesbaden 1966
    • Paul Sterry (Herausgeber): Die Enzyklopädie der europäischen Vogelwelt. Tosa, Wien, 2003. ISBN 3-85492-813-0
    • Lars Svensson, Peter J. Grant, Killian Mullarney, Dan Zetterström: Der neue Kosmos Vogelführer. Kosmos, Stuttgart, 1999. ISBN 3-440-07720-9

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]