San Martín de Pusa
San Martín de Pusa | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45170 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Daniel Olmedo Talavera | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 590 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 47′ N, 4° 38′ U (mapo)39.783055555556-4.6325Koordinatoj: 39° 47′ N, 4° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 507 m [+] | ||
Areo | 104 km² (10 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Martín de Pusa [+] | |||
San Martín de Pusa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 590 loĝantoj. Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Marteno de Tours, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]Dekomence tiu vilaĝo estis konata kiel "El Pozuelo" (la puteto) pro puto kiu havigis el akvo. Pro reloĝigo la nova vilaĝo aperis okcidente de la antaŭa kaj nomiĝis "San Martín de Valdepusa" (Sankta Marteno) pro preĝejo dediĉata al Marteno de Tours kaj pro la senjoro de Valdepusa, posedanto de la teroj. En 1517 oni ekperdis la nomon de "Pozuelo", kaj restis tiu de la Sanktulo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Sanmartileño. La censita populacio en 2011 estis de 847 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,14 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]San Martín de Pusa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 507 m; je 71 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 104 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°46′59″ N 4°37′57″ Ok.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1357 setlis la senjorlando de Valdepusa en teroj de Talavera fare de Petro la 1-a. La teritorio jam estis iam loĝata almenaŭ en epoko de visigotoj kaj poste de islamanoj. Post la kristana konkero kaj reĝa dono de la senjorlando, jam estis setlantoj ekde la 12a jarcento en la areo konata kiel "El Pozuelo" (puteto), kie oni starigis la unuajn domojn. El 1425 al 1430 oni reloĝigis la areon per anoj de Bernuí, kiuj post sekego devis eliri el sia vilaĝo, sed la nova vilaĝo estis konstruita pli okcidente kaj la nova loĝantaro de Pozuelo translokiĝis al la nova domaro de San Martín, kaj realigis verkon por liverado de akvo el la antikva puto ĉirkaŭ 1550, kiam ĉiuj setlis definitive en San Martín.
Meze de la 20-a jarcento la populacio atingis ĝis 2,218 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al pli da 800.