Saltu al enhavo

Pra-Lie-alĝebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En algebro, pra-Lie-alĝebro estas ĝeneraligo de la koncepto de asocieca alĝebro, plenumanta malfortigitan aksiomon de asocieco, kies komutilo tamen plenumas la aksiomon de alĝebro de Lie.[1]

Laŭ la usona fizikisto John Baez,

Citaĵo
 “Pra-Lie-alĝebro” sugestas alĝebron de Lie kun kelkaj kruroj fortiritaj. Sed efektive ĝi estas asocieca alĝebro kun kelkaj kruroj fortiritaj! Ĉiu asocieca algebro donas alĝebron de Lie — sed oni ne bezonas la plenan forton de la asocieca leĝo por ludi ĉi tiun ludon. Sufiĉas pra-Lie-alĝebro.” 
— John Baez[2]

Supozu ke estas komuta ringo. Do, dekstra pra-Lie-alĝebro super estas -modulo ekipita per dulineara operacio

plenumanta la jenan aksiomon:

.

En la ĉi-supra aksiomo, estas la asociilo

.

La maldekstra pra-Lie-alĝebro estas simile -modulo ekipita per dulineara operacio

plenumanta la malan aksiomon:

.

Dekstra (aŭ maldekstra) pra-Lie-alĝebro povas esti rigardata kiel alĝebro de Lie, se oni difinas la Lie-krampon kiel la komutilon:

.

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Asocieca alĝebro (eble sen unuo) estas kaj dekstra pra-Lie-alĝebro kaj maldekstra pra-Lie-alĝebro, ĉar la asociilo simple nulas.

La koncepton pre-Lie-alĝebro enkondukis la usona matematikisto Murray Gerstenhaber (1927–).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Zinbiel, Guillaume W., "Encyclopedia of types of algebras 2010", 2010. (angle)
  2. Baez, John. Week 299 (angle). This Week's Finds in Mathematical Physics (2010-06-12).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]