Gangapur (Savai Madhopur)
Gangapur | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 322201 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 29′ N, 76° 44′ O (mapo)26.47555555555676.725833333333Koordinatoj: 26° 29′ N, 76° 44′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 9,55 km² ( 955 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Gangapur, laŭ (hindie गंगापुर) estas urbego kaj municipo en Barato, en orienta parto de subŝtato Raĝastano, en distrikto de Savai Madhopur.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Gangapur havis populacion de 119 090 en 2011 kun legopovo de 79%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gangapur situas sur montetaro 269 metrojn super la marnivelo. Hindaun troviĝas 43, distrikta sidejo Savai Madhopur 63, Tonk (Raĝastano) 101, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 105, Dholpur 117, Morena 127, Gvalior 148, Ŝivpuri 150, Baran 155, tutlanda ĉefurbo Delhio 245, Ĝodpur 370, Mumbajo 926, Kolkato 1255 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Reĝo Kuŝaliram establis Gangapur kaj origine nomis ĝin Kuŝalgarh (hinde: कुशालगढ़). Gangapur prenis sian nunan nomon de Gangaram, kiu estis la frato de Kuŝaliram. En la pli malnovaj tempoj Gangapur estis kultura ĉefurbo de la regiono.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Gangapur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Rajasthani languages.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Gangapur plejparto de la populacio estas hinduoj (72%), krome islamanoj (26%), ĝajnistoj (iom pli, ol 4%), sikoj 1%.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Gangapur situas en subtropiko kaj havas 3 sezonojn, someron, vintron, kaj pluvsezonon. Jare pluvas averaĝe po 245 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Gangapur havas trairan fervojan linion inter Delhio-Mumbajo, krome 6 vojojn el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans