Fresneda de Cuéllar
Fresneda de Cuéllar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40217 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 174 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 19′ N, 4° 27′ U (mapo)41.318611111111-4.4491666666667Koordinatoj: 41° 19′ N, 4° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 761 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fresneda de Cuéllar [+] | |||
Fresneda de Cuéllar [fresNEda deKŬEljar] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fresneda de Cuéllar estas etimologie komprenebla kiel Fraksenaro de Cuéllar, alude al historia ĉefurbo Cuéllar.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 166 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el la jaro 2000.
Ĝi distas 63 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Chañe, Íscar (Valladolid) kaj Samboal. Trafluas la lokon la rojo Caz del Egido kaj iom poste la rivero Pirón. La teritorio enhavas iamajn loĝlokojn Alcuerna, Olivera kaj Las Pesqueras, nun senhomaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
El Tuerto de Pirón (unuokululo) estis fama bandito el la najbara Santo Domingo de Pirón, nome Fernando Delgado Sanz, kiu agadis en la areo de la rivero Pirón, kaj Fresneda de Cuéllar estis inter la lokoj kie plej agadis, ŝtele por ekzemplo en la preĝejo.[1]
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj), ĉefe brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (produktado de pinjonoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo Visitación kaj la ermitejo de Nuestra Señora del Rosario.
Grava muzikfestivalo estis FresneRock, en kiu partoprenis ekzemple Segismundo Toxicómano, Vantroi, kaj Los Muertos de Cristo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Calleja Guijarro, Tomás (2005). Segovia Sur, eld. ROMANCES DE EL TUERTO DE PIRÓN. Taller Imagen S.l.