Erongo-regiono
Erongo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Erongo | ||
regiono de Namibio | |||
Administrado | |||
Lando | Namibio | ||
Estas parto de | Namibio | ||
Inkludas | 7 balotdistriktoj | ||
Administra centro | Swakopmund | ||
La plej granda urbo | Walvis Bay | ||
Fondo-dato | 21-a de marto 1990 | ||
Politiko | |||
Estro | Cleophas Mutjavikua, (SWAPO) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | afrikansa, germana, angla, namaa, | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 150 809 | ||
Loĝdenso | 2,37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 63 719 km² (6 371 900 ha) | ||
Maksimuma alto | 2 573 m | ||
Erongo sur la mapo de Namibio | |||
Geografia situo | 22° 35′ 2″ S, 15° 7′ 4″ O (mapo)-22.58378115.117874Koordinatoj: 22° 35′ 2″ S, 15° 7′ 4″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+1 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | NA-ER | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Erongo-regiono | ||
Pliaj informoj | |||
Lasta baloto | 27-a de novembro 2015 | ||
Plej alto punkto | (Königstein) | ||
Areo de dezerto | ~ 50 000 km² | ||
Erongo estas unu el la 13 administraj regionoj de Namibio. Ĝi konsistigas la plej loĝatan parton de namibia marbordo kun Swakopmund kiel regiona administra centro kaj Walvis Bay kiel plej granda marhaveno de la lando. La marbordo norde kaj sude de tiuj urboj precipe estas dezerto. Enlande troviĝas gravaj minejoj. La nomo Erongo devenas de la Erongo-montaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]→ Vidu ankaŭ: Geografio de Namibio
La marbordo de Erongo famiĝis kiel Skeletbordo, ĉar pro la multaj malprofundaĵoj antaŭ la bordo okazis multaj ŝipakcidentoj. La tuta marbordo estas dezerta, apenaŭ iuj riveroj fluas en la maron, kaj nur malofte havas akvon. Eĉ transvivintoj de vrako havas preskaŭ neniun ŝancon pluvivi.
Iom sude, proksime de Swakopmund estas Robbenkap (kabo de fokoj), kie tutjare vivas grandaj populacioj de fokoj, ĉar la malvarma Benguela-marfluo alportas abundon da fiŝoj.
Politiko
[redakti | redakti fonton]De 2004 SWAPO disponas pri la absoluta plimulto de la sep-kapa regiona konsilantaro de Erongo. (La balotoj okazas ĉiun kvinan jaron.)
Partei | Seĝoj 1992 | Seĝoj 1998 | Seĝoj 2004 | Seĝoj 2010 | Seĝoj 2015 |
---|---|---|---|---|---|
SWAPO | 3 | 2 | 5 | 7 | 6 |
DTA | 2 | 4 | 0 | 0 | 0 |
UDF | 1 | 0 | 2 | 0 | 1 |
RF | 1 | 1 | 0 | 0 | 0 |
Administrado
[redakti | redakti fonton]La regiono havas 107 629 km² kun 63 719 loĝantoj en jenaj distriktoj (2001):
- Arandis - 7 477 loĝantoj
- Brandberg - 10 184 loĝantoj
- Karibib - 11 784 loĝantoj
- Omaruru - 6 792 loĝantoj
- Swakopmund - 25 442 loĝantoj
- Walvis Bay Kampara - 623 loĝantoj kaj
- Walvis Bay Urba - 40 849 loĝantoj
Ekonomio kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La kontrolon de fiŝado en la Namibia marteritorio devas plenumi unusola patrolŝipo, kiu krome ne havas sufiĉe fortan motoron.
La malvarmega Benguela-marfluo venante el la antarkta oceano fluas norden laŭ la afrika bordo. Ĝi alportas multajn nutraĵojn, kiu abunde kreskigas algojn. Regule observeblas tiom abundega algokreskego, kiu poste kaŭzas gravan perturbon de la ekologia sistemo: la algoj kreskadas ĝis la nutraĵo elĉerpiĝas, poste multege da algoj mortas, iliaj kadavroj subeniĝas al la grundo de la oceano, kie ili estas digestataj de aerobaj bakterioj ĝis la lasta oksigeno en la akvo estas forkonsumata, poste anaerobaj bakterioj transprenas la digestadon, ili ellasas hidrogensulfidan gason (H2S), kiu akumuliĝas kaj subite eruptas al la surfaco. Dumvoje supren la gaso interagas kun oksigeno lasante elementan sulfuron (flava pulvoro kun la malagrabla odoro de putriĝintaj ovoj), pro kio multaj fiŝoj mortas. La NASA-bildo de aŭgusto 2005 vidigas algokreskegon en la verda „nubo“ supre kaj sulfurerupton en la strio proksime de la namibia marbordo.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Foko ĉe Cape Cross
-
Dun-skoterado ĉe Swakopmund
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.arc.org.na/home.php?pn=erongo_council Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine (ARC-paĝo pri Erongo)
- http://www.npc.gov.na/census/erongo_indicators.htm Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.namibweb.com/regions.htm